Ford Fondaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ford Fondaĵo aŭ en angla Ford Foundation estas privata fondaĵo kun sidejo en Novjorko, ĝenerale orientita kun la celo antaŭenigi homan bonfarton.[1][2][3][4] Kreita en 1936[5] fare de Edsel Ford kaj Henry Ford, ĝi estis origine financata pere de donaco de 25,000 usonaj dolaroj fare de Edsel Ford.[2] Ĉirkaŭ 1947, post la morto de ambaŭ fondintoj, la fondaĵo posedis 90 % el la ne-voĉdonrajtaj partoj de la entrepreno Ford Motor Company. (La familio Ford retenis la voĉdonrajtajn partojn.)[6] Inter 1955 kaj 1974, la fondaĵo vendis siajn havaĵojn de Ford Motor Company kaj nuntempe ne ludas rolon en la aŭtentrepreno. Dum jaroj, la fondaĵo estis la plej granda, kaj unu el la plej influaj fondaĵoj en la mondo, kun tutmonda atingo kaj specialaj interesoj en ekonomia plibonigo, edukado, homaj rajtoj, demokratio, kreivaj artoj, kaj disvolvigo de la Tria Mondo.
Ford Fondaĵo | ||
---|---|---|
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo kolekto organizaĵo produkta kompanio ![]() | ||
Komenco | 1936 vd | |
Geografia situo | 40° 44′ 59″ N, 73° 58′ 16″ U (mapo)40.749722222222-73.971111111111 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Ford Foundation Building | |
| ||
Fondinto(j) | Edsel Ford vd | |
Ĉefestro(j) | Darren Walker (en) ![]() Luis Ubiñas (en) ![]() Susan Berresford (en) ![]() Franklin A. Thomas (en) ![]() ![]() | |
Membro de | Emerging Practitioners in Philanthropy (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo | |
La fondaĵo donas stipendiojn el sia sidejo kaj el dek internaciaj lokaj oficejoj.[7] Por la imposta jaro 2014, ĝi informis havaĵon de 12.4 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj aprobis 507.9 mil milionojn en stipendioj.[8] La stipedioj eltenas projektojn kiuj celas malpliigi malriĉecon kaj senjusticon; helpas la demokratajn valorojn; kaj antaŭenigas homajn sciaron, kreivon kaj atingojn.[9]