From Wikipedia, the free encyclopedia
Flugo 5017 de Air Algérie (AH5017/DAH5017) estis regula internacia pasaĝera flugo de Vagaduguo al Alĝero en Alĝerio, kiu kraŝis en Malio apud la urbo Gossi la 24-an de julio 2014. La aviadilo McDonnell Douglas MD-80 kun 112 pasaĝeroj kaj 6 stabanoj, funkciigata de la hispana flugkompanio Swiftair nome de la nacia alĝeria flugkompanio Air Algérie, malaperis el la radaraj ekranoj proksimume kvindek minutojn post la ekflugo. Neniu persono supervivis.
Inter la pasaĝeroj de la kraŝinta aviadilo estis Maëna Volant, 24-jara franca esperantistino kaj membro de la komitato de JEFO el Caen, ĵusa partopreninto de kelkaj junularaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo. La prezidanto de TEJO diskonigis la informon en la asocia retpaĝo kaj oficiale kondolencis la familion la 8-an de aŭgusto 2014.[1][2][3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.