Flavono
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Flavono aŭ C15H10O2 estas natura flavonoido kun bonegaj farmakologiaj proprecoj, trovata en fruktoj kaj vegetaloj, kiuj donas al la plantoj ĝiajn kolorojn, gustojn, odorojn krom antimikrobiajn, insekticidajn kaj antioksidigajn proprecojn. Multaj el tiuj potence protektaj plantokomponaĵoj estas gravaj en la preventado de malsanoj.
Flavono | ||
Plata kemia strukturo de la Flavono | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Flavono | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 525-82-6 | |
ChemSpider kodo | 10230 | |
PubChem-kodo | 363902238 | |
Merck Index | 15,4124 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 222,239 g·mol−1 | |
Denseco | 1,239g cm−3 | |
Fandpunkto | 94 °C−97 °C[1] | |
Bolpunkto | 367 °C[2] | |
Refrakta indico | 1,635 | |
Ekflama temperaturo | 171,1 °C[3] | |
Acideco (pKa) | 15,63 | |
Solvebleco | Akvo:0,00819 g/L [4] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[5] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fitokemiaĵoj, ankaŭ konataj kiel fitonutraĵoj, estas plantobazaj kombinaĵoj kun vasta gamo da fiziologiaj funkcioj por la mamuloj. Fitonutraĵoj, tiaj kiaj la flavonoj, ne estas esencaj por la kreskado kaj disvolvado de homoj, tamen ili povas konservi kaj plibonigi la sanon dum la tuta vivo, inklude de preventado kontraŭ kronikaj malsanoj. Ordinare la fitonutraĵoj estas ĉieaj en la tuta planta reglando kaj tiele ili ĉeestas en nia ĉiutaga dieto.
Ordinare flavonoj estas ne solvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj tiaj kiaj kloroformo, benzeno, metanolo, etanolo, duetila etero kaj acetono. La elstara disvolvo de la flavonaj derivaĵoj sur diversaj malsanoj en tre eta tempoperiodo elmontras ĝian profundan intereson por la esploroj de la medicina kemio. Flavonoj estas la plej popularaj kolorigiloj uzataj kiel tekstilaj tinkturoj pro ĝia ofte alta lumrezisto.