Flavanono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flavanono aŭ C15H12O2 estas natura fitokemiaĵo kies strukturo estas karakterizita per benzopiranona nukleo substituita en la pozicio 2 per arila karbonkateno. Multaj flavonoidoj enhavantaj fenolan aŭ prenolan[3] substituadon estis izolitaj kaj posedas farmakologiajn bioaktivecojn. Sciencaj eksperimentoj raportas ke ekzistas pli ol tri mil membrojn de la flavanoida familio, nur kun flavanonaj rondoj.
Flavanono | |||
Plata kemia strukturo de la Flavanono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Flavanono | |||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavanonoj. | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 487-26-3 | ||
ChemSpider kodo | 9833 | ||
PubChem-kodo | 10251 10251 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | flava solidaĵo | ||
Molmaso | 224,255 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,217g cm−3 | ||
Fandpunkto | 76 °C-78 °C[1] | ||
Bolpunkto | 386,2 °C | ||
Refrakta indico | 1,603 | ||
Ekflama temperaturo | 181,9 °C | ||
Acideco (pKa) | 7,86 | ||
Solvebleco | Akvo:0,48 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 75 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 S36/37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La unua flavanono, la naringino, kiu estas glukozido de la naringenino, estis malkovrita en 1857 de DeVry, ekstraktita el la floroj de vinberujoj en Javo.[4] Ĝenerale, la flavanonoj estas flavaj solidaĵoj, amargustaj, nesolveblaj en akvo sed solveblaj en nepolaraj organikaj solvantoj tiaj kiaj metanolo, etanolo, acetono, kloroformo, duetila etero, acetata acido kaj benzeno. Flavanonoj, samkiel la flavonoidoj, posedas antioksidigajn, antitumorajn, antiinflamajn kaj antikancerajn proprecojn.