![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Carduelis_flammea_CT6.jpg/640px-Carduelis_flammea_CT6.jpg&w=640&q=50)
Flamkardelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flamkardelo, Carduelis flammea, estas specio de la familio de Fringedoj. Ili reproduktiĝas iom pli sude ol la Arkta flamkardelo, ankaŭ en biotopoj kun makiso aŭ arbustaro. Nomiga subspecio C. f. flammea (Mealy Redpoll en angla) reproduktiĝas en nordaj partoj de Nordameriko kaj Eŭrazio. Estas ankaŭ subspecio de Islando, C. f. islandica, kaj alia kiu reproduktiĝas en Gronlando kaj Bafina Insulo, C. f. rostrata (Granda flamkardelo). Krome oni priskribis alian subspecion nome C. f. holboellii kiel Longbeka flamkardelo. Ĉiuj formoj migras suden vintre al suda Kanado, norda Usono kaj plej parto de Eŭrazio. Tiuj holarktisaj birdoj estas rimarkinde rezistaj al malvarmaj temperaturoj[1] kaj vintraj movoj direktiĝas ĉefe al manĝodisponeblo. La ordinara flamkardelo estas malpli granda, malpli blanka, pli bruna, pli roza kaj pli strieca ol la Arkta flamkardelo. Estas du distingaj populacioj (unu pli hela, dua pli malhela) unuigitaj en islandica, kies rilatoj estas nesolvataj[2].
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Flamkardelo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carduelis flammea (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||