From Wikipedia, the free encyclopedia
Bafina Insulo (inuktituta: ᕿᑭᖅᑖᓗᒃ, Qikiqtaaluk, angle Baffin Island, france Île de Baffin estas insulo de la Kanada Arkta Insularo en Nunavuto. Ĝi estas la plej granda insulo de Kanado kaj kvina plej granda insulo de la mondo, kun surfaco de 507 451 km². Ĝi havas 11.000 loĝantojn (2004) kaj nomiĝas laŭ la brita esploristo William Baffin. La malnovaj norvegoj konis ĝin laŭ la nomo Helluland.
Bafina insulo (Qikiqtaaluk) Baffin Island, Baffinland | ||
---|---|---|
Satelita bildo de la insulo | ||
insulo | ||
Akvejo | Arktika oceano Atlantiko | |
Geografia situo | 69° N, 72° U (mapo)69-722147 | |
Mapo de Bafina Insulo kaj ĉirkaŭaĵo | ||
Longo | 1 600 km | |
Larĝo | 700 km | |
Areo | 507 451 km² | |
Plej alta loko | Mount Odin 2 147 m | |
Loĝantaro | 11 855 (10-a de majo 2011) <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Iqaluit | |
Nordorienta bordo de Bafina insulo el alteco de 1 500 metroj | ||
La ĉef-"urbo" de Nunavuto, Iqaluit, troviĝas ĉe Golfeto Frobisher je la suda marbordo de Bafina Insulo.
Sude troviĝas la Hudsona Markolo, sur kies alia flanko estas Kebekio. Oriente estas la Davisa Markolo kaj la Bafina Golfo; aliflanke de ili estas Gronlando. Je la okcidento kaj nordo, Foksa Baseno, la Butia Golfo kaj Lankastra Markolo dividas Bafinan Insulon disde la resto de la Kanada Arkta Insularo.
Sur la insulo mem estas monta tereno, kun la plej alta monto Monto Blanche (2146 m). Alia grava monto estas Monto Asgard (2011 m) en la Nacia Parko Auyuittuq.
En la centro de la insulo oni trovas la Glaĉero Barnes, kiu retiriĝas depost la fruaj 60-aj jaroj.
Bafina Insulo estas parto de la Regiono Qikiqtaaluk de Nunavuto.
Ikaluito | 5,236 |
Pangnirtung | 1,243 |
Pond Inlet | 1,220 |
Clyde River | 785 |
Arctic Bay | 646 |
Kimmirut | 433 |
Aldone, la komunumoj Qikiqtarjuaq kaj Cape Dorset lokiĝas sur insuletoj apud Bafina Insulo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.