![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Flag_of_the_Second_Spanish_Republic_%2528plain%2529.svg/langeo-640px-Flag_of_the_Second_Spanish_Republic_%2528plain%2529.svg.png&w=640&q=50)
Flago de la Dua Hispana Respubliko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de la Dua Hispana Respubliko, aŭ hispane la tricolor (la trikolora), estas oficiala flago de Hispanujo inter 1931 kaj 1939. Temas pri horizontala trikolora flago komponita de la koloroj ruĝa, flava kaj purpura, el kiuj tiu supra estas la ruĝa, tiu centra estas la flava kaj tiu malsupra estas la purpura, kaj ĉiuj tri samlarĝaj. Ĝi povis inkludi en la centro de la flava strio la blazonon de la Dua Hispana Respubliko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Flag_of_the_Second_Spanish_Republic_%28plain%29.svg/640px-Flag_of_the_Second_Spanish_Republic_%28plain%29.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/FIAV_100100.svg/20px-FIAV_100100.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/FIAV_historical.svg/23px-FIAV_historical.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Flag_of_Spain_%281931%E2%80%931939%29.svg/640px-Flag_of_Spain_%281931%E2%80%931939%29.svg.png)
La frankistoj unue interalie uzis ĝin, dum la komenco de la Hispana Enlanda Milito[1]. Estas ankaŭ la flago de la Dua Hispana Respubliko en ekzilo ĝis 1977. Ĝi estas uzata ankaŭ de la respublikisma movado en Hispanujo. Dum jardekoj eĉ post la Hispana Transiro al la demokratio estis malpermesite montri aŭ svingi la respublikanan flagon publike.