From Wikipedia, the free encyclopedia
Fizioterapio aŭ kinezoterapio (ankaŭ fizikoterapio), nomebla ankaŭ movoflegado, estas paramedicina fako kiu okupiĝas pri la moviĝemo de la homo. Pacientoj kun plendoj rilate al muskoloj aŭ artikoj povas esti helpataj per ekzercoj por plibonigi la moviĝeblon kaj malpliigi la doloron. Ekzistas diversaj formoj de fizioterapio per kiuj misfunkciaĵoj povas esti flegataj kiel ekzercoterapio, masaĝoterapio kaj fizika terapio.
Kelkaj pacientoj suferas doloron, aliaj devas re-eklerni kiel paŝadi, aliaj devas saniĝi de ostorompiĝo, apopleksio aŭ devas eklerni kiel promeni per artefarita kokso.
Fizioterapiisto fizike ekzamenas, proponas kuracigan planon kaj tiun priparolas kun la paciento. La celo de tiaj kuracadoj povas ekzemple esti:
Kinezo-terapio, aŭ pli simple movoflegado (laŭ la greka etimologio), estas kuracado per movoj aktivaj aŭ pasivaj (PIV). Ĝi uzas la movon (aŭ la senmovecon) per diversaj teĥnikoj cele redoni aŭ konservigi al korpo funkcion, kiu estas damaĝita aŭ damaĝebla, ekzemple por reebligi paŝadon post ĥirurgado de difektita koksartiko, aŭ preventi muskolvelkon ĉe engipsigita kruro.
Tiu fako povas rekte aŭ malrekte koncerni kvazaŭ ĉiujn branĉojn de medicino kiel ortopedio, neŭrologio, angiologio, psiĥiatrio, pediatrio, geriatrio, kardiologio, reŭmatologio, pneŭmonologio, ginekologio...
Movflegado estas science bazita kuracmetodo kiu fundamentas sin sur precizaj konoj interalie de la homaj anatomio kaj fiziologio kaj konsistas en aplikado kaj adaptado de rimedaro efikanta al muskolforto, daŭrkapablo kaj movebleco de homoj kun funkciaj limigoj kaj bezono pri fizika readaptiĝo.
Plej popularaj teĥnikoj de kinezoterapio estas masaĝado kaj gimnastika trejnado.
Masaĝo, permana premfrotado kaj knedado de muskoloj kaj artikoj por kuracaj celoj (PIV), koncernas la molajn histojn (muskoloj, tendenoj, subhaŭtaj histoj, sed ankaŭ nervoj kaj angioj). Krome kinezoterapio disponas diversajn fizikajn teĥnikajn rimedojn (varmo, malvarmo, elektro, ultrasonoj, ktp) por lukti kontraŭ doloro kaj faciligi fiziologian moviĝadon de la korpo. Kinezoterapio ankaŭ rolas en preventado, per tiucela edukado (al operaciotoj por prepari ĝin, al kronikaj malsanuloj por helpi ilin sin memstare flegi). Kinezoterapiisto ankaŭ povas flegi bebojn kun bronkitoj, helpante plibonigi la spiradon per faciligo de eligo de mukaĵoj, aŭ realigi elastajn aŭ ne, molajn aŭ malmolajn kuntenaĵojn por plimalpli drasta limigo aŭ trudo de direktita moviĝo de iuj artikoj.
Jen difino kiu aperas en referenca franclingva verko Vademekumo de kinezoterapio kaj de funkcia reedukado (Yves Xhardez k.a, 5a eldono, 2008) :
Kinezoterapio, kies agadkampo tre forte plivastiĝis dum lastaj jardekoj, direktiĝas al granda nombro da malsanoj, afekcioj, ĝeneralaj aŭ specifaj damaĝoj kaj iliaj sekvoj.
Jen kelkaj ĝeneralaj agoj de kinezoterpiisto:
La teĥnikoj de kinezoterapio estas realigitaj sekve al unu aŭ pluraj bilancoj realigitaj de la kinezoterapiisto cele starigi kinezoterapian diagnozon ebliganta difini la nombron de seancoj bezonataj kaj adapti la teĥnikojn al la bezono de la paciento.
La fizioterapio estas sumadego da multaj teknikaj kaj nuntempe estas tre malsimpla distingi la efikaj teknikoj ol la neefikaj. Tamen oni povas konsulti pri tiu temo diversajn retadresojn kiel la Cochrane Kunlaboro[1] kaj PEDro datumbazo[2] (kompilaĵo de fakt-bazitaj publikadaĵoj).
Ekzemple, oni povas diri, ke el la uzantaj teknikoj aktuale per la fizioterapistoj :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.