Filzbach (prononcu filcbaĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 510 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Filzbach estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Rapidaj faktoj vilaĝo • former municipality of Switzerland ...
Filzbach
Thumb
Blazono de Filzbach
Thumb
Hotelo Kerenzberberg kaj poŝtoficejo kaj komunuma domo de Filzbach
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j)Glaruso Nordo
Geografia situo CH1903: 728236 / 220190 (mapo)47.1202777777789.1286111111111 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj510
Areo13,93 km²
Alteco682 m super marnivelo
Poŝtkodo8757
Thumb
Mapo de Filzbach
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Filzbach situas ĉe la suda bordo de Valenlago. La efektiva vilaĝocentro situas sur alta teraso de la monto Kerenzerberg. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1903 m s.m. sur la montokresto Nüenchamm, dum la plej malalta punkto situas ĉe la bordo de Valenlago sur alteco de 428 m s.m.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo

La komunumo Filzbach limis en nordokcidento aliflanke de Valenlago al Weesen (SG), en nordo ankaŭ aliflanke de la lago al Amden (SG), en oriento al Obstalden, en sudo al Ennenda kaj en oriento al Mollis.

Trafiko

Filzbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita kun la publika transportreto per buslinioj al Mühlehorn kaj Mollis kaj Näfels. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas en du paralelaj tuneloj sub la komunuma teritorio, troviĝas en Mühlehorn en distanco de 5 km oriente de la vilaĝocentro. De la vilaĝocentro seĝtelfero kondukas al Habergschwänd.

Monda naturheredaĵo

Filzbach apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Historio

La unua dokumenta mencio de Filzbach datiĝas el la jaro 1394 kiel Vilentzspach.[1]

Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Filzbach estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Näfels, Mollis, Mühlehorn, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.