From Wikipedia, the free encyclopedia
Filono el Aleksandrio (latine Philo Judaeus, greke Φίλων, hebree יְדִידְיָה הַכֹּהֵן; naskiĝis 15-10 a.K. en Aleksandrio, mortis 45-50 p.K. en Aleksandrio), estis greklingva juda filozofo, la plej grava reprezentanto de helena judismo. Liaj skribaĵoj prezentas la plej klaran vidon de tiu disvolviĝado de judismo dum la diasporo. Li unue provis sintezi rivelitan fidon kaj filozofan racion, kaj do okupas unikan pozicion en la historio de filozofio.
Philo Judaeus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-10 a.K. en Aleksandrio |
Morto | 45-50 p.K. en Aleksandrio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Frat(in)o | Alexander the Alabarch (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo verkisto historiisto aŭtoro |
Verkoj | Kontraŭ Flako About the contemplative life Pri Legacio al Gajo |
Filono vivis en la plej granda juda komunumo ekster Izraelo. Li estis interpretisto de la Torao, kiel ĝi ekzistis en la greklingva traduko de la hebreaj skribaĵoj, konata kiel la Septuaginto. Filono uzis la alegorian metodon de interpretado de la Pentateŭko en siaj komentarioj. Lia ekzegezo oferis multoblajn interpretadojn de la sama versiklo. Li lernis ĉi tiun metodon ĉe la Grekoj, kiuj disvolvigis alegorion por vivigi iliajn antikvajn mitojn.
Filono estis apologiisto de judismo kaj li celis montri, per alegoriaj kaj simbolaj metodoj, ke la juda kulturo ne estis malplivalora ol la helena kulturo. Ekzemple, li interpretis Moseon kiel filozofo, kiu estis la fonto de tuta posta filozofio. Li ankaŭ estis influita per la doktrino de la Logos, kiu ankaŭ estis tre populara en prakristanaj interpretadoj pri Jesuo Kristo.
La prakristanoj tre admiris la verkon de Filono. Ambaŭ Klemento de Aleksandrio kaj Origeno estis influitaj per liaj metodoj. Ĉar la kristanoj tiom admiris lian verkaron, liaj skribaĵoj estas konservitaj.
Iuj el la principoj de interpretado, kiuj estas estigitaj de Filono kaj tiuj de lia tradicio, inkluzivas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.