From Wikipedia, the free encyclopedia
Fezano (arabe فزان, latinliterigite Fizzān, tamaziĥte ⴼⴻⵣⵣⴰⵏ Fezzan, turke Fizan, latine Phasania) estas historia regiono en Libio, apartenanta al la dezerto Saharo. Temas pri unu el tri historiaj provincegoj de la lando, krom la regiono Cyrenaica oriente kaj Tripolio nordokcidente. Ĉefurbo de Fezano estas Sabha.
La regiono Fezano grandas 551 170 km²[1] kaj en 2003 havis 413 005 loĝantojn. Okcidente ĝi limas al Alĝerio, sude al Niĝero kaj Ĉado. La plej signifaj urboj estas Murzuk, Gat kaj Sabha, la provincega centro.
La teritorio esence kovratas per sablaj, ŝtonetaj kaj rokaj dezertoj, sed ankaŭ ekzistas loĝataj oazoj. La registaro de Libio penas evoluigi la regionon per plibonigo de la infrastrukturo kaj la instalo de irigaciaj sistemoj. Ekologie tiuj penoj havas grandan riskon plisaligi la grundon.
En la teritorio de la historia provinceo Fezano situas ses el la 22 distriktoj de Libio:
n-ro | شعبية | distrikto | loĝantaro en 2003 |
areo km² |
---|---|---|---|---|
17 | الجفرة | Al Ĝufra | 45 117 | 117 410 |
18 | وادي الشاطئ | Uedo Aŝ Ŝati | 77 203 | 97 160 |
19 | سبها | Sabha | 126 610 | 15 330 |
20 | وادي الحياة | Uedo Al Haja | 72 587 | 31 890 |
21 | غات | Gat | 22 770 | 72 700 |
22 | مرزق | Murzuk | 68 718 | 349 790 |
فزان | Fezano | 413 005 | 684 280 |
Ekde la antikva epokola regiono estas loĝata fare de berberoj. En la 5-a jarcento a.K. la helenoj ekkonis la lokan berberan popolon de garamantoj. La romianoj ne konkeris la regionon, sed organizis ekspediciojn en la Saharon kaj ĉirkaŭ la jaro 100 p.K. tra la regiono atingis la Ĉadan Lagon.
Kiam pli kaj pli ekspansiis la islamo, kaj enkondukiĝis transportado per kameloj, en la regiono tre ekfloris la transsahara komerco, kaj la urbo Murzuk iĝis la plej signifa komercejo de la regiono. Iom post iom la enmigrintaj araboj miksiĝis kun la lokaj berberoj.
Post kiam la regiono en la 13-a jarcento dumtempe apartenis al la afrika regno Kanemo, ĝi ekde la 16-a jarcento estis sub malforta kontrolo de la Otomana Imperio. Post kiam Italio en 1912 konkeris la pli nordajn partojn de Libio, ĝi en 1930 venkis ankaŭ la berberajn-arabajn tribojn de Fezano. Ekde la jaro 1951 la regiono - kune kun Tripolio kaj Cyrenaica – konsistigas la sendependan ŝtaton Libio (ĝis 1969: reĝlando Libio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.