Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sabha (arabe سبها, latinliterigo laŭ DMG Sabhā) estas distrikto de Libio, en la centro de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Sabha, kiu kun 126 000 loĝantoj estas la plej granda urbo en la sudo de Libio. Laŭ la censo de 2012, la tuta regiono kalkulas ĉirkaŭ 157 747 loĝantojn.
Distrikto Sabha | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Sabha | ||
- koordinatoj | 27° N, 14° O (mapo)27.03333333333314.433333333333 | ||
ISO 3166-2 | LY-SB | ||
Distrikto Sabha | |||
La teritorio apartenas al la historia regiono Fezano (en la Libia dezerto, sekcio de la sahara dezerto), kies administra centro estas la urbo Sabha.
La urbo estas finstacio por migrantoj venantaj precipe el Niĝero, Togolando, Ganao kaj Sudano, kiuj veturas per buso tra Saharo kaj pluvojaĝas al Tripolo kun Eŭropo kiel fina celo. Tial Sabha estas la plej danĝera loko en Libio. La homkontrabandistoj vendas al araboj nigrajn afrikanojn kiel sklavoj[1].
Polvaj ŝtormoj kiuj povas daŭri inter kvar kaj ok tagoj estas sufiĉe ofta fenomeno dum la printempo[2].
En la tuta distrikta teritorio etendiĝas super 15 330 km².
Ĝi limas al la sekvaj libiaj distriktoj:
Uedo Aŝ Ŝati en la nordo
Al Ĝufra en la oriento
Murzuk en la sudo
Uedo Al Haja en la okcidento.
La teritorio estas parto de la dezerto Saharo kiu komencas tuj sude de la urbo.
Ankaŭ la lokoj Samnu (سمنو), Tamanhant (تمنهنت), Umm al `Abid, Umm al Ahrar, Al Mahdia (المهدية), Az Zighan (الزيغن), Sukrah (Sakra) (سكرة), Al Nssiria, Ghadduwah (Goddua) (غدوة), Hagiara kaj Al Tanawia apartenas al la distrikto.
Ekde 2016, estis 22 administraciaj distriktoj en la lando[2]. Dum la Libia Civila Milito, tiama ŝtatestro Gaddafi per sia armeo kontrolis grandajn partojn de la distrikto kaj urbo pli longa ol aliloke en la lando. La Nacia Transira Konsilio ekregas la urbon depost la 11-an de septembro 2011[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.