Fetiĉo (amoro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estas je la turnopunkto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ke la esprimo «fetiĉo» evoluas semantike por nomi larĝasence ion kio vekas erotan eksciton ĉe iu kaj tiel fariĝas «kultinda».
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fetiĉo |
Pli precize, seksa fetiĉismo konsistas el erota deziro, kiun determinas aparta ŝtofo, vesto aŭ iesa korpoparto. Ekzemple, fetiĉisto emas havi plian ekscitiĝon je la vido de persono surhavanta seksallogan veston ol de persono tute senvesta. Same, fetiĉisto povas aparte ŝati iesan korpoparton, kiel ŝultron kondiĉe ke la persono surhavas senmanikan trikoton kiu vidigas la ŝultron, aŭ esti fascinita de mamformo sub strikta t-ĉemizo aŭ trikoto.
Alfred Binet la unua uzis la terminon laŭ seksologia senco en artikolo de la «filozofa gazeto» en 1887. Lia teorio sin apogas sur fetiĉista kazo pristudita de Jean-Martin Charcot kaj Valentin Magnan kiu temis pri iu kies unuajn seksajn emociojn elklikigis la patrino surhavanta dormoĉapon kiam li estis kvinjaraĝa. Tiun teorion tiel resumis Binet: «Oni ĉiam revenas al oniaj unuaj amoj»
Poste Sigmund Freud proprigas al si la nocion kaj eksplikas seksan fetiĉismon kiel strebado al orgasmo per koncentrado pri objektoj kaj korpopartoj, ne parolante pri koito. Temas do pri fetiĉismo kiam oni substituas deziron pri seksorganoj al deziro pri korpoparto aŭ objekto. Ĉe Freud, la senco de fetiĉismo evoluos, de libida nocio al seksa perversio aŭ parafilio. Laŭ la freŭda teorio, iu knabo kiu unuafoje ekkonscius ke ina individuo (lia patrino, ekzemple) ne posedas penison, transigas ĉi tiun al senanima konkretaĵo kiun li vidus tuje. Tiu ĉi konkretaĵo do anstataŭus la neestantan faluson de la virino kaj fariĝos nepra en la venonta seksa vivo de la knabo.
Laŭ li, fetiĉista personeco estus dispartigita: unuflanke, li evidentigas komplekson pri kastriĝo per la fetiĉo; aliflanke li malakceptas kaj subpremas ĝin. La kialo de tiu dispartigo originus ĉe manko de komunikado inter ambaŭ tiuj polusoj. La freŭda teorio tamen montras siajn limojn kaze de virina fetiĉismo kies komplekso pri kastriĝo ne sammaniere evidentas. Fakte, Freud ĉefe aludas viran fetiĉiston kaj nur aludas virinon rilate al vesta fetiĉismo, kiun li rigardas laŭnorma.
Fetiĉismo estas nuntempe ĝenerale rigardata kiel parafilio kaj eĉ foje kiel la (ĉefa aŭ nura) kaŭzo de parafilioj. Efektive, alispecajn parafiliojn oni foje rigardas kiel rezulto de forpuŝita fetiĉista interna konflikto : katenado (fetiĉismo de katenoj kaj ligoj), zoofilio (fetiĉismo de bestoj) ks. Se oni ankaŭ rigardas kiel fetiĉismo seksan preferon al homoj en aparta stato, la senco ankoraŭ pliampleksiĝas: gravedaj virinoj, infanoj (pedofilio), maljunaj homoj (laŭ la vidpunkto de junulo), nanoj, handikapuloj ks... kiel temoj, ekzemple, gejaj lesbaninoj, kiuj laŭdas la piedojn de unu la alian amike, ĉar ili vidas supre la bildon, ne nur lekas la brustojn de la aliaj, konfesitaj inter si, ĉi tiuj tendencoj de mensa parafilio de temoj, kiuj havas seksan fetiĉismon.