Katenado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katenado estas praktiko kiu konsistas de senigo de iu je iuj movoj, per diversaj katenigaj iloj, kaj tiel subigi onin. Tio estis uzita en ĉiuj kulturoj por malhelpi iun uzi forton aŭ por malebligi kaptiton eskapi. La plej komunaj estas mankateno aŭ, pli malnove, piedligoj.
Ĉi tiu artikolo pri sekseco citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2012) |
Sed katenado ankaŭ fariĝis parafilio, eventuale nomebla katenumado. Katen(um)i ies korpoparton estas pero pruve efekta por veki fantasmojn ĉe homoj. Ĉu por seksa antaŭludo, ĉu por estetika arto kun erotikaj subkomprenaĵoj, ĉu simple por sadmasoĥista ludo, katenado estas unika sed polemika sperto.
Nekonfirmitaj studoj en Usono indikis ke 75% de viroj kaj multaj virinoj opinias katenumadon erotika. [mankas fonto] Kiel pri plejpartoj el la studoj pri seksa fantasmo kaj konduto, la disponeblaj studoj ne estas bone kontrolita kaj la plej fidindaj el ili estas malfreŝdataj. Tiu emo pri katenumado estas verŝajne pli grava en Japanio, kie la praktiko naskiĝis, kaj kie sadism-masoĥista ludo estas relative populara.