Pedofilio
precipa erotik-seksa kliniĝo de plenkreskulo al antaŭadoleskaj personoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas la primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj). Homo kun tia kliniĝo estas pedofilo. Pedofilia konduto ĝenerale estas malakceptita de la socio. Seksa misuzo de infanoj (kiun povas fari eĉ nepedofiloj) estas en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo kondamnita surbaze de la punleĝaro.