From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Szalay [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Ferenc estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
Ferenc Szalay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de februaro 1931 en aŭ Moson, aŭ Magyaróvár |
Morto | 22-an de januaro 2013 en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1956) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Szalay [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1931 aŭ en Moson, aŭ en Magyaróvár, li mortis la 22-an de januaro 2013 en Hódmezővásárhely.
Ferenc Szalay studis en Belarta Altlernejo inter 1951–1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Pap, Bertalan Pór kaj István Szőnyi. Post siaj studoj li vivis ĝismorte en Hódmezővásárhely. Inter 1958–1961, poste en 1969 li havis stipendiojn. Ekde 1964 li instruis en belarta mezlernejo en Szeged. Li studvojaĝis en Esslingen am Neckar (1966), Ulaanbaataro (1968), Parizo (1985). Li pentris pejzaĝojn kaj kamparanajn ĝenrojn, malofte li skulptadis. Li ricevis premiojn inter 1962 - 1988.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.