Ferdinando la 3-a (naskiĝinta la 6-an de majo 1769 en Florenco, mortinta la 18-an de junio 1824 samloke) estis inter 1790 kaj 1801 grandduko de Toskanujo; poste kiel Ferdinando la 1-a elektisto de Salcburgio (1803–1806), grandduko de Würzburg (1806–1814) kaj finfine denove de 1814 ĝismorte grandduko de Toskanujo. Lia pli aĝa frato estis imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio.
Vivo
Posteulis Ferdinando en 1790 la patron Leopoldo en Toskanujo; ĝi estis forlasenda en 1799 pro okupado fare de la francoj kaj transpreno fare de la dukoj de Parmo. Post perdo de la florenca regado post la traktato de Lunéville venis kompensado per elekto-princeco en Salcburgio. Sekve li ovacie estis salutata en aprilo 1803 en Salcburgo kaj ekloĝis je kastelo Mirabell. Li tre interesiĝis pri ekonomia prospero de Salcburgio kion helpegis liaj spertoj el Toskanujo, tiam modernega ŝtato kun bonega administro kaj kapablaj ministroj.
Ferdinando liberaligis la metiistan leĝaron kaj fondis la fakultaton pri medicino ĉe la Salcburga universitato. Bonaj rilatoj kun la eklezio kaj arkiepiskopo Hieronymus von Colloredo gravis por li, dume cenzuro iĝis pli severa sub li. Laŭ la traktato de Bratislavo inter Napoleono Bonaparte kaj la aŭstroj (decembro 1805) li rezignis pri estado en Salcburgo kaj kompense ricevis postenon en Würzburg (kiu iĝis parto de Bavarujo en 1814). Finfine li kunportis altvalorajn objektojn el Salcburgo unue al Würzburg kaj fine Italujon. Pro tio multo de ili ĝis hodiaŭ spekteblis en la florenca Palaco Pitti.[1]
Eksteraj ligiloj
- verkoj de kaj pri li, lau DDB
- Wendehorst, Alfred: "Ferdinand III." - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 96
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.