From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferdinand von KELLER (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1842 en Karlsruhe, mortinta la 8-an de julio 1922 en Baden-Baden) estis germana ĝenra kaj historia pentristo.
Ferdinand von Keller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1842 en Karlsruhe |
Morto | 8-an de julio 1922 (79-jaraĝa) en Baden-Baden |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Karlsruhe (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Franz Keller-Leuzinger (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo universitata instruisto |
Estante filo de inĝeniero li konfrontitis al tio ke en 1857 la patro ricevis kontrakton pri la dizajno de pontoj, vojoj kaj digoj en Brazilo. Tiel li povis akompani la patron kune kun la frato Franz. Dum kvarjara restado, li povis instrui sin i.a. en la skizado de tropikaj pejzaĝoj. Baldaŭ post ilia reveno, li enskribiĝis ĉe la Akademio de la belaj artoj en Karlsruhe, kie li studis che Johann Wilhelm Schirmer, la antaŭa direktoro de la akademio. Post la morto de Schirmer, li studis che Ludwig des Coudres.
Li estis malkontenta pri la akademio, aliflanke, kaj prenis lecionojn en la rondoj de Hans Canon. Tion sekvis, en 1866 kaj 1867, studvizitoj al Svislando kaj Francio. Li realigis sian unuan famiĝon pentrinte la verkon "La Morto de Filipo la 2-a de Savojo " ĉe la Internacia ekspozicio. De 1867 ĝis 1869, li vivis en Romo, kie li faris la konatiĝon kun Anselm Feuerbach kaj tenadis eĉ komunan atelieron kun li.
En 1870, li iĝis instruisto de portreto kaj historia pentrado ĉe la Karlsruhe-Akademio kaj estis nomumita profesoro en 1873. De 1880 ĝis 1913, li funkciis kiel direktoro.
Aldone al liaj regulaj pentraĵoj, li disponigis ornamadojn kaj kurtenojn por la nova Kortega teatrejo de Karlsruhe kaj la Opero de Dresdeno. Liaj ornamadoj por la Halo de reĝo Karolo ĉe la Landa muzeo de Virtembergo plezurigis la reĝon tiel multe ke li aljuĝis al Keller titolon de nobelo. Frederiko la 1-a, grandduko de Badeno, komisiis lin pentri la historion de Badeno por la Nacia artgalerio. Sur pli malgranda skalo, liaj akvafortoj estis uzitaj por ilustri multajn librojn.
Strato en Karlsruhe estis nomita laŭ li en 1964.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ferdinand Keller (painter) en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.