kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenolruĝo aŭ ruĝo de fenolo, ankaŭ konata kiel fenolsulfoftaleino aŭ PSP, estas pH indikilo ofte uzata en laboratorioj pri ĉelbiologio. La solvaĵo de fenolruĝo elmontras ties laŭgradan transiĝon el la flava al la ruĝa en la spano de pH inter 6,8 kaj 8,2. Pli alta ol pH 8,2, fenolruĝo iĝas brila fuksikolora.
Fenolruĝo (pH indikilo) | |||||
pH malsupra ol | pH supra ol | ||||
6.8 | 8.2 | ||||
Fenolruĝo | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 143-74-8 | |
ChemSpider kodo | 4602 | |
PubChem-kodo | 4766 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | malhelruĝaj brilaj kristaloj | |
Molmaso | 354377 g mol−1 | |
Smiles | O=S2(=O)OC(c1ccccc12) (c3ccc(O)cc3)c4ccc(O)cc4 | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenolruĝo trovatas kiel ruĝaj kristaloj stabilaj en aero. Ĝia solvebleco estas 0,77 g/L en akvo kaj 2,9 en etanolo. Ĝi estas malforta acido kun (pKa) = 8,0 sub 20 °C (68 ℉). La solvaĵo enhavas indikilon kiu helpas la kontroladon de pH ŝanĝoj en ĉelkulturoj. Kiam la pH valoro malpliiĝas la koloro ŝanĝas el la ruĝa al flava.
Ĉi-ŝanĝokoloro observatas pro tio ke la ruĝo de fenolo perdas protonojn (kaj ŝanĝas la koloron) laŭmezure kiel la pH plialtiĝas. Sub kristala formo, kaj en solvaĵo sub tre acidaj kondiĉoj (malalta pH), la komponaĵo ekzistas kiel dupolara jono, kun la sulfata grupo troviĝas negative ŝarĝita, kaj la karbonila grupo kun ŝarĝo de aldona protono. Ĉi-strukturo kelkfoje estas simbole reprezentita kiel H2+PS− kaj ĝia koloro estas oranĝo-ruĝeca. Kiam la pH plialtiĝas, la protono de tiu karbonila grupo perdiĝas (pKa1 = 1,2), rezultante en la strukturo negative ŝarĝita per flava koloro H+PS−. Kiam la pH estas pli alta, la grupoj hidroksofenolataj perdas ties protonojn (pKa2 = 7,7), rezultante en la formo ruĝkolora PS−2.
Laŭ diversaj fontoj, la strukturo de la fenolruĝo montriĝas kun la sulfuratomo kiel parto de iu cikla grupo, simila al la strukturo de la fenolftaleino. Tamen, la cikla strukturo ne konfirmiĝas pere de iksa-radia kristalografio.
Pluraj indikiloj prezentas strukturon similan al tiu de fenolruĝo, inkluzive de bromotimolbluo, timolbluo, bromokrezola purpuro, timolftaleino kaj fenolftaleino.
Koloroj de la fenolruĝo |
acida medio flava |
turnopunkto pH 6,6 ĝis 8,4 |
baza medio ruĝa |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.