![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/b/be/Phenethyl_formate_3D.png/640px-Phenethyl_formate_3D.png&w=640&q=50)
Fenetila formiato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenetila formiato aŭ C9H10O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj fenetila alkoholo, senkolora likvaĵo kun odoro je rozo kaj dolĉamara gusto, uzata kiel odorigagento kaj gustigagento en la fabrikado de parfumoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer en ĉeesto de sulfata acido kiel katalizilo. Fenetila formiato estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj en la plejmulto el la organikaj solvantoj.
Fenetila metanoato | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Fenetila formiato | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Fenetila formiato | ||
![]() | ||
Fenetila formiato estas nature trovata en la mirtelo. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 104-62-1 | |
ChemSpider kodo | 307171 | |
PubChem-kodo | 7711 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun odoro je rozo kaj dolĉamara gusto | |
Molmaso | 150,177 g·mol−1 | |
Denseco | 1,058g cm−3[1] | |
Bolpunkto | 226 °C | |
Refrakta indico | ||
Ekflama temperaturo | 91 °C | |
Solvebleco | Akvo:0,35 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 3220 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/38 | |
Sekureco | S24/25 S26 S37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H317 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P272, P280, P302+352, P321, P333+313, P363, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fenetila formiato reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe alta por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj.