From Wikipedia, the free encyclopedia
La ok federaciaj regionoj (ruse Федеральный округ/Federalnij okrug) de Rusio ampleksas po plurajn federaciajn subjektojn (do administrajn unuojn) de la Rusia Federacio. La rusa vorto округ en Esperanto kutime tradukiĝas per «distrikto», sed ĉar tiu vorto en la administra divido de Rusio jam uziĝas en tre multaj sencoj, por la jen priskribataj «superdistriktoj» [eble provizore] uziĝu la pli neŭtrala esperantlingva vorto «regiono». Tamen memoru, ke same vaste uzata en Rusio estas la termino край, kiu ankaŭ tradukiĝas en Esperanto kiel «regiono» (ekzemple Krasnojarska regiono).
La ok federaciaj regionoj ne estas konkurenca aŭ pli supera administra nivelo paralele al aŭ super la «federaciaj subjektoj», sed nur temas pri aldona administra helpa strukturo. Ĉiu federacia regiono havas reprezentanton nomumitan de la prezidanto de Rusio, kiu povas kontroli la gvidantojn de la federaciaj subjektoj, kiuj plejparte nomatas guberniestroj (Губернаторы) aŭ prezidantoj.
La unuopaj federaciaj subjektoj prezentiĝas en la artikolo pri la federacia strukturo de Rusio.
Ĉefurbo: Moskvo
Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco
Ĉefurbo: Vladivostoko
Amura provinco • Ĉemara regiono • Ĉukotka aŭtonoma distrikto • Hebrea aŭtonomio • Ĥabarovska regiono • Jakutio • Kamĉatka regiono • Magadana provinco • Saĥalina provinco
Ĉefurbo: Pjatigorsk
Ĉeĉenio | Dagestano | Inguŝio | Kabardio-Balkario | Karaĉajio-Ĉerkesio | Nord-Osetio | Stavropola regiono
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco Sankt-Peterburgo | Vologda provinco
Ĉefurbo: Novosibirsk
Altaja regiono | Burjatio | Ĥakasio | Irkutska provinco | Kemerova provinco | Krasnojarska regiono | Novosibirska provinco | Omska provinco | Respubliko Altaj | Tomska provinco | Tuvio | Transbajkalo
Ĉefurbo: Rostov-na-Donu
Adigeio | Astraĥana provinco | Kalmukio | Krasnodara regiono | Rostova provinco | Volgograda provinco
Ĉefurbo: Jekaterinburg
Ĉelabinska provinco | Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra | Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto | Kurgana provinco | Sverdlovska provinco | Tjumena provinco
Ĉefurbo: Niĵnij Novgorod
Baŝkirio | Ĉuvaŝio | Kirova provinco | Mariio | Mordvio | Niĵnij-Novgoroda provinco | Orenburga provinco | Penza provinco | Permja regiono | Samara provinco | Saratova provinco | Tatario | Udmurtio | Uljanovska provinco
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.