Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 139-FZ de la 28-a de julio 2012
From Wikipedia, the free encyclopedia
Federacia leĝo de Rusia Federacio n-ro 139-FZ de la 28-a de julio 2012 (antaŭe Leĝprojekto n-ro 89417-6) estas federacia leĝo de Rusia Federacio «Pri faro de ŝanĝoj en la Federacia leĝo „Pri protekto de infanoj kontraŭ informoj malutilaj por ilia sano kaj disvolviĝo“ kaj apartaj leĝaj aktoj de Rusia Federacio koncerne limigon de atingebleco de kontraŭleĝaj informoj en Interreto».
Inter la ŝanĝoj estas kreo de listo de retejoj kun en Rusio leĝe nedisvastigendaj informoj. Por ke retpaĝaro, enmetita en tiun liston, ne estu neatingebligita, ĝia estro devas forigi la paĝon, sur kiu troviĝas tiuj informoj. Tamen, oni devas forigi retejon el la listo pro peto de posedanto, gastiganto ks, post forigo de la kontraŭleĝaj informoj.
La 10-an de julio 2012 kelkaj retejoj en Interreto (unue la ruslingva Vikipedio) estis fermitaj proteste kontraŭ cenzuro. La leĝo estis iom ŝanĝita, kaj akceptita la 11-an de julio.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Rusio, politiko kaj Interreto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |