Ruslingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la rusa lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruslingva Vikipedio aŭ rusa Vikipedio (ruse Ру́сская Википе́дия, [rúskaja vikipédija]) estas versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio, skribata en la rusa lingvo.
Ruslingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | ru.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | rusa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 8-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 1 983 318 |
Profundeco | 157.4 |
Paĝoj | 7 959 156 |
Redaktoj | 137 954 452 |
Uzantoj | 3 590 780 |
Aktivaj uzantoj | 9 561 |
Administrantoj | 68 |
Dosieroj | 251 833 |
La rusa Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001 kaj en septembro de 2014 apartenas al unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio: ĝi estas la 8-a laŭ kvanto da artikoloj (pli ol 1,0 milionoj), cedante lokon al la angla, sveda, nederlanda, germana, franca, cebua, varaja, kaj la 5-a laŭ kvanto de redaktoj (pli ol 78 milionoj). Ĝi estas ankaŭ plej larĝa el slavlingvaj Vikipedioj.
La 8-an de junio 2024 ĝi enhavas 1 983 318 artikolojn.
La rusa Vikipedio estas unu el la plej konataj universalaj ruslingvaj enciklopedioj, same kiel Granda Sovetia Enciklopedio, Granda Rusia Enciklopedio kaj aliaj.