Nederlandlingva Vikipedio
nederlandlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.
Rapidaj faktoj Statistikoj ...
Nederlandlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | nl.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | nederlanda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 8-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 2 159 855 |
Profundeco | 19.1 |
Paĝoj | 4 634 319 |
Redaktoj | 67 479 183 |
Uzantoj | 1 347 644 |
Aktivaj uzantoj | 3 711 |
Administrantoj | 31 |
Dosieroj | 20 |
Fermi
Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.
La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.