From Wikipedia, the free encyclopedia
La feŭda tero (germane Adelsboden aŭ Komitatsboden, hungare nemesi föld, rumane pamântul al nobilimii aŭ pamântul comitatelor) historie estis unu el tri jurisdikciaj partoj de Transilvanio. Kontraste al la du aliaj partoj, la sikullando kaj la saksa reĝa tero, ĝiaj loĝantoj estis servutuloj de nobela aŭ eklezia feŭdestro.
La tri menciitaj grupoj estis formale difinitaj per la Unio Trium Nationum (unuiĝo de tri nacioj) en 1438; ili estis difinitaj ne laŭ etnoj, sed laŭ klasoj kaj teritorioj. La sikullando kaj la reĝa tero donis al siaj loĝantoj privilegiojn, kiuj protektis ilin de servuteco. Sur la feŭda teritorio regis hungaraj nobeloj aŭ ekleziaj altranguloj.
En 1783 imperiestro Jozefo la 2-a nuligis la heredan servutecon, sed konservis la servodevon; kompleta nuligo de la servuteco okazis nur en 1848. En 1876 la sikullando kaj la reĝa tero estis dissolvitaj kaj tuta Transilvanio estis redividita al departementoj.
Kontraŭe al la reĝa tero kaj la sikullando la feŭda tero jam antaŭ 1876 estis dividita al departementoj; tial ĝi foje estas nomata "departementa tero":
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.