![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/EGP-Logo_2017.png/640px-EGP-Logo_2017.png&w=640&q=50)
Eŭropa Verda Partio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Verda Partio (aŭ European Greens (Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova transeŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribo de la traktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. (referenco ne plu funkcias).
Eŭropa Verda Partio | |
---|---|
Europäische Grüne Partei European Green Party Parti Vert européen Partito Verde Europeo Partido Verde europeo | |
![]() | |
Prezidanto | Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj) |
Fondis | 2004-02-21 |
Komandejo | rue Wiertz 31 1050 Bruselo, Belgio |
Politika Ideologio | verda |
Internacia Parenceo | Tutmondaj Verduloj |
Eŭropa Parlamenta Grupo | Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco |
Koloroj | Verda kaj Flava |
Retejo | www.europeangreens.eu (angla) |
Vidu ankaŭ | |
La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de iu membra partio estas per tio membro de la eŭropnivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.
La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj naturmedia respondeco, politika libereco, inkluda demokratio, diverseco, socia justeco, gendro-egaleco, nuklea energio, protektado de konsumantoj,feminismo, tutmonda daŭrebla disvolviĝo kaj senperforto[1]. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" famiĝis per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe per la verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.
La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.
Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistigas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.