![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/37/Feuerweber_Zoo_Berlin_3.jpg/640px-Feuerweber_Zoo_Berlin_3.jpg&w=640&q=50)
Euplectes
From Wikipedia, the free encyclopedia
Euplectes estas genro de paseroformaj birdoj en la biologia familio de ploceedoj, ankaŭ nomataj "teksbirdoj" aŭ "teksistoj". Ĝiaj specioj kutime nomiĝas aŭ "episkopobirdoj" aŭ "vidvobirdoj", depende je tio, ĉu ilia plumaro havas brilkoloran kapon kaj dorson aŭ estas funebre nigra. Ili ĉiuj estas indiĝenaj en Subsahara Afriko. Oni supozas ke ĉiuj birdoj en tiu ĉi genro estas poliginiaj.[1] Ĉiuj ili estas sekse duformaj: iĉoj havas pli brilajn plumarojn kaj pli longajn vostojn. Oni montris, ke en tiu ĉi genro inoj ĉiam preferas iĉon kun pli longa vosto, eĉ en specioj kies vostoj relative mallongas.[2]
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() E. hordeaceus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
vidu tekste | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genron Euplectes unue enkondukis angla naturalisto William John Swainson en jaro 1829, kaj tipa specio estas deklarita suda ruĝa episkopobirdo.[3][4] Ĝia nomo estas kunmetaĵo de klasika greka radiko eu ("bona", "ĝusta", "vera") kun novlatina plectes ("teksisto").[5]