From Wikipedia, the free encyclopedia
La birdospecio Euplectes orix aŭ Suda Ruĝa Episkopobirdo estas malgranda paseroforma birdo apartenanta al la genro Euplectes de episkopo- kaj vidvino-birdoj en la biologia familio de ploceedoj. Ĝi estas ofta en malsekaj kaj herbejaj regionoj de Afriko sude de la ekvatoro. Norde de la ekvatoro, ĝi estas anstataŭigata per la Norda Ruĝa Episkopobirdo (Euplectes franciscanus) kiu estis antaŭe rigardita kiel subspecio de tiu specio.
Euplectes orix | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
bredanta vira ekzemplero
ina ekzemplero sur floro botanike nomata agapanthus el la familio de amarilidacoj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Euplectes orix (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Birdoj el la specio longas 10-11 centimetrojn kaj havas dikan konusan bekon. La reproduktantaj maskloj estas helkoloraj kun ruĝa (foje oranĝa) kaj nigra plumaro. La frunto, vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj kaj la resto de la kapo ruĝas. La supraj partoj estas ruĝaj krom la brunaj flugiloj kaj vosto. La plumoj de la supra brusto kaj sub la vosto ruĝas dum la malsupra brusto kaj ventro nigras. La ne-reproduktantaj maskloj kaj inoj havas striecan brunan plumaron, pli palan malsupre. Inoj estas pli malgrandaj ol la maskloj.
Ĝi havas diversajn pepajn vokojn kaj nazan kontaktalvokon. La masklo havas zuman kanton.
Reproduktantaj maskloj da la Norda Ruĝa Episkopobirdo cetere havas ruĝan gorĝon, pli da nigra koloro sur la krono kaj longajn dorsajn plumojn preskaŭ kovrantaj la voston. La inoj kaj nereproduktantaj maskloj preskaŭ identas al tiuj de la Suda Ruĝa Episkopo.
La birda specio nature vivas en areo de suda Afriko, kiu etendiĝas de norda Angolo, tra la sudaj kaj orientaj partoj de la Demokratia Respubliko Kongo, suda Ugando ĝis sudokcidenta Kenjo. Ĝi apenaŭ ekzistas en la dezertoj Namibo kaj Kalaharo.
En la reprodukta sezono ĝi estas trovata proksime de akvo inter herboj, kanoj, kareksoj aŭ kultivejoj kiaj ekzemple sukerkano. Ekster la reprodukta sezono ĝi riskas vivi en pli seka herbejo kaj savano.
Ĝi estas sufiĉe socia birdo, nestanta en kolonioj kaj nutranta sin furaĝe en grupoj. Ĝi manĝas semojn kaj kelkajn insektojn. Ĝi ofte vivas en miksitaj grupoj kun birdoj de aliaj specioj de la biologia familio de ploceedoj.
Ĉe la komenco de la reprodukta sezono, la maskloj konstruas plurajn nestojn por altiri inojn. Ili elfaras memmontradan ceremonian flugon kun iliaj plumoj suprenigitaj. Ili estas poliginiaj kaj pariĝas kun pluraj inoj. La nesto estas plej ofte konstruita inter kanoj kaj estas farita de herboj kaj aliaj vegetaĵoj kunteksitaj. La ino demetas po du ĝis kvar ovojn kiuj estas en ĉiu nesto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.