Etnaj grupoj en Vjetnamio
Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vjetnamio estas multetna lando, kun pli ol kvindek diversaj grupoj (54 estas agnoskataj de la vjetnama registaro).
La vjetnama loĝantaro plejmulte konsistas el vjetnamoj, oficiale nomataj Kinh-homoj (86 %), kaj el 53 minoritataj etnoj, ĉefe enlokiĝitaj en la nordaj montoj (30 ĝis 40 % el ili ĉi tie) aŭ en la provincoj de Cao Bang, Hà Giang, Long Son, Lai Chau kaj Son La. Kvar el tiuj etnoj nombras pli ol unu milionon da reprezentantoj: Tày, Tajoj, Mường kaj Kmeroj, 13 nombras de 100 000 ĝis 900 000 reprezentantojn kaj 36 malpli ol 100 000. Iuj nombras nur kelkajn centojn, kiel la Brâun-oj (ĉirkaŭ 300).
La loĝantaroj parolantaj aŭstralaziajn lingvojn estas ege plimultaj. Ili parolas lingvojn el la grupo de la vjet-muongaj lingvoj (vjetnama, muonga, chúta kaj thô-a) kaj la kmeran lingvon.
Troviĝas ankaŭ loĝantaroj parolantaj hmong-mienajn lingvojn (tri etnoj reprezentantaj 1,5 milionon da homoj).
Estas ankaŭ loĝantaroj kun tai-kadaiaj lingvoj (12 etnoj reprezentantaj 4 milionojn da homoj).
Fine, aŭstroneziaj lingvoj estas parolataj de 830 000 homoj disigitaj laŭ kvin grupoj. Ili estis studitaj de la franca etonologiisto Georges Condominas, aparte la Mnong Gar-homoj.
La etnoj parolantaj ĉinotibetajn lingvojn konsistas el naŭ etnoj, kiuj nombras unu milionon da individuoj, el ili 800 000 Hoa-homoj, ĉinoj de Vjetnamio.
MIGRADO KAJ KULTURA ENHAVO PRI VJETNAMIO | |
Neta proporcio de migrado | -0,42 % |
Etnoj | |
Vjetnamoj | 86,2 % |
Tay-homoj | 1,9 % |
Tajoj imperia | 1,7 % |
Muongoj | 1,5 % |
Kmeroj | 1,4 % |
Hoa-homoj | 1,1 % |
Nun-homoj | 1,1% |
Hmongoj | 1,0 % |
Aliaj | 4,1 % |
Religioj | |
Budhismo | 9,3 % |
Katolikismo | 6,7 % |
Hoa Hao | 1,5 % |
Kaodaismo | 1,1 % |
Protestantismo | 0,5 % |
Islamo | 0,1 % |
Neniu | 80,8 % |
Lingvoj | |
Vjetnama | |
Angla | |
Franca | |
Ĉina | |
Kmera | |
Fonto: The World Factbook", CIA (2007) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.