![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/3/37/Ethyl_salicylate2D.png/640px-Ethyl_salicylate2D.png&w=640&q=50)
Etila salikato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Etila salikato aŭ C9H10O3 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la salikata acido kaj etila alkoholo, blanka kristalsolidaĵo kun balzama odoro, uzata kiel odorigagento. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Etila salikato estas malmulte solvebla en akvo, sed estas solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.
Etila salikato | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Etila salikato | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Etila salikato | ||
![]() | ||
Etila salikato nature ĉeestas en la Solanum lycopersicum. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 118-61-6 | |
ChemSpider kodo | 21105897 | |
PubChem-kodo | 8365 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun aromata odoro | |
Molmaso | 166,176 g·mol−1 | |
Denseco | 1,131g cm−3 | |
Fandpunkto | 1,2 °C | |
Bolpunkto | 234 °C[1] | |
Refrakta indico | ||
Ekflama temperaturo | 107 °C | |
Solvebleco | Akvo:0,25 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 1320 mg/kg (buŝe)[2] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R22 R36/37/38 | |
Sekureco | S24/25 S26 S36/37/38 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H305, H319, H412 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P272, P301+312, P305, P330, P351, P501[3] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Etila salikato ankaŭ uzatas en parfumfabrikado kaj medicinaĵoj pro ĝiaj antifungaj, antibakteriaj kaj antioksidigaj proprecoj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe altan por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj.
Etila salikato nature trovatas en multaj fruktoj kaj plantoj tiaj kiaj framboj, tomatoj, ruĝaj vinoj, Vasconcellea pubescens, Physalis peruviana krom aliaj alkoholaj drinkaĵoj.