Erikejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La erikejo estas arbustetara vegetaĵaro kiu troviĝas ĉe ĉefe malfekundaj acidaj grundoj, karakterizitaj de maldensaj, malalte kreskantaj lignecaj plantoj. En erikejoj ofte superregas plantoj el la erikaca familio. Krom la konsisto de la vegetaĵaro ne estas klara diferenco inter arbustetaro kaj erikejo sed tiu ĉi ĝenerale rilatas al malaltaĵaj situoj [1] kun — speciale en Britujo — pli varma kaj malpli humida klimato.
La erikejoj estas larĝe disvastigitaj tra la mondo. Ili konstituas vastajn kaj tre diversajn komunumojn tra Aŭstralio en humidaj kaj duonhumidaj areoj. Fajraj reĝimoj kun cikla bruligado estas necesaj por la konservado de la erikejoj [2]. Eĉ pli diversaj kvankam malpli disvastigitaj erikejaj komunumoj troviĝas en Suda Afriko. Vastaj erikejoj ankaŭ troviĝas en Kalifornio, Novkaledonio, centra Ĉilio kaj laŭlonge de la marbordoj de la Mediteraneo. Krom tiuj vastaj erikejaj areoj, la vegetaĵara tipo ankaŭ situas en disaj lokalizoj tra ĉiuj ekozonoj escepte de la Antarkta.