From Wikipedia, the free encyclopedia
Enric Duran estas kataluna kontraŭkapitalisma aktivulo[1] kaj membro de la kolektivo Temps de re-voltes Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine (tempo de ribeloj)[2]. Je la 17-a de septembro 2008, li publike anoncis ke li ŝtelis al dekoj de hispanaj bankoj la kvanton de preskaŭ duon-miliono da eŭroj kiel parto de politika ago por denunci kion li nomas la predan kapitalisman sistemon kaj financi diversajn kontraŭkapitalismajn movadojn. Inter 2006 kaj 2008, Duran elprenis 68 entreprenajn kaj personajn pruntojn el 39 bankoj sen garantioj aŭ posedaĵoj.[3]
Enric Duran | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1976 (48-jaraĝa) en Vilanova i la Geltrú |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | aktivisto ekonomikisto |
Duran publikigis artikolon kun la titolo Mi “ŝtelis” 492 000 eŭrojn al kiuj plej ŝtelis al ni por denunci ilin kaj konstrui iujn alternativojn por la socio,[4] klarigante per interreto ke li prenis serion da pruntoj el multaj hispanaj bankoj kaj anoncis la eldonon de la revuo Crisi (krizo) en la kataluna lingvo. Duran nomis sian agon unu el financaj civilaj malobeoj.'
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.