![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Goulding%252C_Staples_Center%252C_Los_Angeles%252C_8th_April_2016_%252831%2529_-_cropped.jpg/640px-Goulding%252C_Staples_Center%252C_Los_Angeles%252C_8th_April_2016_%252831%2529_-_cropped.jpg&w=640&q=50)
Ellie Goulding
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ellie Goulding (naskonomo: Elena Jane Goulding) (naskiĝis la 30-an de decembro 1986(nun 1986-12-30) en Hereford) estas brita kantistino-kantaŭtoro. Ŝia debuta studia albumo estis Lights en 2010.
Ellie Goulding | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Elena Jane Goulding | ||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1986 (1986-12-30) (37-jaraĝa) en Hereford, Anglio, ![]() | ||||
Edz(in)o | Caspar Jopling | ||||
Deveno | Hereford, Herefordshire, ![]() | ||||
Ĝenroj | "Indie", elektronika, sintezila, folka pop-muziko | ||||
Profesio | kantistino, kantaŭtoro, gitaristino, pianistino, drumistino | ||||
Instrumentoj | voĉo, gitaro, piano, drumo, mandolino, tamburino | ||||
Aktivaj jaroj | 2007 – nun | ||||
Eldoninto | Neon Gold, Polydor, Cherrytree, Interscope | ||||
Retejo | http://elliegoulding.com | ||||
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Elena Jane Goulding | ||||
Lingvoj | brita angla • angla • franca | ||||
Loĝloko | Londono | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kent - sen valoro Lady Hawkins' School (en) ![]() Hereford Sixth Form College (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Caspar Jopling (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Greg James (en) ![]() Skrillex (en) ![]() Calvin Harris (en) ![]() Jeremy Irvine (2013–2013) Dougie Poynter (en) ![]() Caspar Jopling (en) ![]() ![]() | ||||
Infano | 1 | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantaŭtoro aktoro diskografa artisto kantoverkisto kantisto komponisto ![]() | ||||
Verkoj | Lights Burn Love Me Like You Do | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.elliegoulding.com/ | ||||
En 2010, ŝi fariĝis la dua artisto kiu ambaŭ supreniris la jaran opinisondon (Sound of...) de BBC kaj gajnis la "Critics' Choice Award" en la "Brit Awards" la saman jaron. La unua estis Adele en 2008.
Ellie Goulding aperigis sian unuan studian albumon, Lights, en 2010. La albumo startis kiel numero unu en "UK Albums Chart". Vendiĝis pli ol 850 000 ekzempleroj en Unuiĝinta Reĝlando.[1]
Ŝi kantis sian version de Your Song de Elton John dum la geedziĝa ceremonio de Princo Vilhelmo kaj Kate Middleton en Palaco Buckingham.[2] La 6-an de aŭgusto 2011, Ellie Goulding kantis en muzik-festivalo Lollapalooza en ĉikago.[3] Ellie Goulding kantis en la jara koncerto de Nobel-premio pri paco la 11-an de decembro 2011 en Oslo, Norvegio. Ŝi ankaŭ partoprenis en grup-diskuto kun Amy Lee de Evanescence kaj Janelle Monáe.[4] La 1-an de decembro 2011, Ellie Goulding kantis en la Blanka Domo dum la lumiga ceremonio de la "Nacia Kristnaska Arbo", kune kun samuloj de Big Time Rush kaj will.i.am.[5]