From Wikipedia, the free encyclopedia
Ellens dritter Gesang (eo: Tria kanto de Ellen. „Himno al la Virgulino“, D 839, Op. 52 Nr. 6) estas lido de Franz Schubert el la jaro 1825.
La peco de Schubert, ofte nomata lia Ave Maria, baziĝas sur la poemo Lady of the Lake de Walter Scott. [1] La germanan tradukaĵon faris Adam Storck. La versio de Storck informas pri la junulino Ellen Douglas, la „princino de la lago“. Ŝi kaŝas sin kun sia patro en kavo, por eviti la venĝon de la reĝo al Roderick Dhu, tribestro, kiu estis sendita en ekzilon kaj donis al ŝi rifuĝejon. Pro malespero ŝi direktas preĝon al la Virgulino Maria kaj petas ŝian helpon. Roderick ne aŭdas ŝin, ĉar li pli supre sur la monto preparas sian tribon por la milito.
La komencvortoj kaj la rekantaĵo „Ave Maria“ kaŭzas oftan uzadon de la lido ankaŭ dum privataj diservoj (ekzemple je geedziĝaj kaj funebraj diservoj). Je tio foje oni kantas la latinan tekston de Ave Maria anstataŭ la romantisman originaltekston pri la ŝuberta melodio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.