From Wikipedia, the free encyclopedia
Ella Jane FITZGERALD [ela ĝejn ficĝerald] naskiĝis la 25-an de aprilo 1917 en Newport News, Virginio; mortis la 15-an de junio 1996 en Beverly Hills, Kalifornio) estis usona ĵazkantistino.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ella Fitzgerald (Tramtransporto en Parizo). |
Ella Fitzgerald | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ella Jane Fitzgerald |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1917 en Newport News |
Morto | 15-an de junio 1996 (79-jaraĝa) en Beverly Hills |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Inglewood Park Cemetery (en) |
Lingvoj | usona angla • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | William Fitzgerald (en) |
Patrino | Temperance (en) |
Edz(in)o | Ray Brown (1947–1953) |
Infano | Ray Brown, Jr., adoptita filo |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro filmaktoro diskografa artisto ĵazmuzikisto bandestro komponisto dirigento kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ellafitzgerald.com/ |
Ella Fitzgerald alkreskis en Yonkers proksime de Novjorko kaj estis orfa ekde sia dekkvara vivojaro. Sian unuan koncerton kiel kantisto ŝi prezentis en la aĝo de dek sep en la mita Teatro Apollo en Harlemo; Teatro Apollo okazigis regule venantajn amatorkonkursojn, el kiu ŝi ganis unu. Origine ŝi volis partopreni la konkurson kiel dancisto; kiam venis la momento de la prezentado, al ŝi tamen tremis la gamboj tiom, ke ŝi kantis anstataŭe kanton.[1] Post tio Fitzgerald estis dungita en 1935 de Chick Webb por lia bandego. En 1936 ili verkis per „Love and Kisses“ unuan sondiskon; En 1938 ili atingis la 1-an rangon de la furorkantaj ranglistoj: La gaja A Tisket A Tasket – fakte nur infankanto – faris ŝin kune kun Chick Webb stelulo.[2][3] Alian unuarangan furoraĵon ŝi lancis per Into Each Life Some Rain Must Fall en la jaro 1944. Fitzgerald sukcesis konkeri pintajn rangojn kaj en la popularmuzikaj kaj en la ritmenblusaj kaj kontreaj ranglistoj en Usono.
Kiam Chick Webb mortis en 1939, ŝi komence transprenis la bandon, kiu nun prezentis sub la nomo Ella Fitzgerald and Her Famous Orchestra. Ĉar Ella Fitzgerald tamen ne scipovis legi muziknotojn, ŝi ne taŭgis kiel bandestro. Pro tio ŝi komencis en 1941 sian solokarieron kaj evoluis al unu el la plej elstaraj ĵazkantistoj. En 1946 ŝi koncertvojaĝis kun Dizzy Gillespie kaj prezentis tiam en la koncertaro Jazz at the Philharmonic de Norman Granz, kiu kunverkigis ŝin ankaŭ en la muzikfilmo Improvisation el 1950. Post prezentado en la filmo im Film Pete Kelly’s Blues el 1955 ŝi iris al Verve Records. Ŝia repertuaro etendiĝis ekde svingo trans bibopo, bluso, bosanovo, sambo, gospelo kaj hiphopo ĝis ĵazigitaj kristnasko-kantoj. Ofte oni nomis ŝin „unua sinjorino de la kanto“. Ŝia rekonilo estis kantspeco, kiun ŝi pluevoluigis kaj mondfamigis: la skatkantado. Karakteriza estis la juneca ĉarmo de ŝia voĉo kaj ŝia ĝis nun nesuperita facileco de frazigo, kiu ebligis al ŝi improvizi per rimarkinda tonamlekso de tri oktoj same kiel ĵazinstrumentisto.
Al la plej elstaraj pordiskaj sonregistraĵoj de Fitzgerald apartenas ŝiaj kantaroj de la plej gravaj usonaj komponistoj el la unua duono de la 20-a jarcento, al kiuj ŝi starigis sonmonumentojn kaj per kiuj ŝi donis al ĉiuj postsekvaj kantistoj instruilojn por perfekta interpretado de la respektivaj kantoj.
Jen surlistigo de ŝiaj klasikaj kantaroj por diskeldonejo Verve kaj la respektivaj aranĝistoj:
Por aliaj diskeldonejoj ŝi pli malfrue ankaŭ surdiskigis kantlibrojn, interalie kun kantoj de la fratoj Gershwin same kiel de Cole Porter kaj Antônio Carlos Jobim. Koleginoj kiel Sarah Vaughan aŭ Dinah Washington laŭis al ŝia ekzemplo kaj ankaŭ surdiskigis kantlibrojn. Alia grava sonregistraĵo de Fitzgeralds ekzistas de la opero Porgy and Bess de Gershwin, kiun ŝi surdiskigis kune kun Louis Armstrong. Krom tio ekzistas multaj koncertregistraĵoj de Fitzgerald, kiuj montras, ke ne ekzistis diferenco inter studia aŭ koncerta prezentado. La ununuraj kvalitaj diferencoj ekzistas je la sonregistra tekniko. Ŝi gajnis entute 13 Gremiojn; En 1987 ŝi ricevis la Nacian Medalon de Artoj.
Ŝi suferis multjare pro diabeto, kiu kaŭzis je la fino de ŝia vivo blindiĝon. Alia sekvo de la malsano estis la amputo de la du kruroj en la jaro 1993. Tri jarojn poste ŝi mortis kiel unu el la plej gravaj ĵazkantistoj de la 20-a jarcento. Ŝi estas entombigita sur Tombejo Inglewood Park en Inglewood ĉe Los-Anĝeleso. Tramtransporta stacio en Parizo estas nomata laŭ ŝi.
Fitzgerald geedziĝis almenaŭ du fojojn, la unuan fojon en 1939[4] – aliaj fontoj diras 1941[5] – kun havenlaboristo kaj etkrimulo Benjamin „Benny“ Kornegay, kiu sekvis ŝin kaj ŝian bandon kiel iaspeca adepto. Kiam ŝi post mallonga geedzeco eksciis pri la krimaj implikaĵoj de sia edzo, ŝi nuligis la geedzecon. Ŝia dua edzo estis ekde 1946 ĝis 1952 – aliaj fontoj denove indikas malkongruajn datojn, ekz. 1947–1953 aŭ la 10-an de decembro 1947–1952 – basisto Ray Brown, kun kiu ŝi adoptis infanon, Ray Brown la pli junan. En 1957 disvastiĝis raportoj en la skandinava gazetaro, ke ŝi kaŝe estas geedziĝinta kun la juna norvego Thor Einar Larsen.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.