Ekzercaro de la Lingvo Internacia Esperanto estis verkita kaj sendita al la cara cenzurejo, fare de Zamenhof, en 1893 kaj eldonita en 1894, Varsovio, 43 paĝoj. Dua korektita versio aperis en 1898, ĉiuj aliaj estas senŝanĝaj, ekzemple la 7-a eldono, 1910, 55 paĝoj. Kiel parto de la Fundamento de Esperanto ĝi ankaŭ estas nomata Fundamenta Ekzercaro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Ekzercaro de la Lingvo Internacia Esperanto ...
Ekzercaro de la Lingvo Internacia Esperanto
AŭtoroLudoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro1894
UrboVarsovio
EldonintoGins
Paĝoj43
vdr
Fermi

Enhavo

La Ekzercaro estas la sola plena lernolibro de Esperanto, verkita de Zamenhof. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn esperantajn tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La feino); al ekzercoj 5 ĝis 42 estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de la Fundamento de Esperanto, do ĝi fariĝis netuŝebla.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.