Eksterlingvaj verkistoj
listartikolo en Vikimedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tio ĉi estas Listo de eksterlingvaj verkistoj (foje nomataj 'ekzofonaj' verkistoj[1][2] aŭ translingvaj verkistoj[3]) t.e. tiuj kiuj verkas eksterlingve, tio estas en lingvo ne ĝenerale rigardata kiel ilia unua aŭ denaska lingvo, ĝenerale lingvon kiun ili 'adoptis'[4]. Aleksandra Lun (en kies hispanlingva libro Los Palmimpestos[5] ŝi prezentas plurajn verkistojn, kiuj ĉiuj ne verkis en sia gepatra lingvo kiel ekzemple ĉiuj aŭtoroj kiuj verkas en Esperanto[6]), opinias ke ŝanĝo de genro aŭ de lando, same kiel ne verki en sia gepatra lingvo, estas facile rigardata kiel iom perfida. Tamen ĉiu verkisto estas libera verki en iu ajn lingvo de sia prefero, ĉar lingvo estas nenies propraĵo[7].