From Wikipedia, the free encyclopedia
Eksterlingva verkado, pli ofte konata en la angla kiel exophony (eksofonio) aŭ eksterlingvismo estas la praktiko de (kutime kreiva) verkado en lingvo kiu ne estas ies denaska lingvo[1]. Dum la fenomeno estis jam delonge konata, la termino estas relative nova: ĝi estis enkondukita ene de la kampo de literaturaj kaj kulturaj studoj de Suzana Arndt, Dirk Naguschewski kaj Robert Stockhammer en 2007[2].
Kelkaj eksofonaj aŭtoroj povas esti dulingvaj aŭ plurlingvaj ekde sia infanaĝo, eĉ poliglotoj, dum aliaj povas verki en akirita, adoptita lingvo[3]. En kelkaj kazoj la dua lingvo estas frue akirita en la vivo, ekzemple tra enmigrado kaj ne estas ĉiam klara ĉu la verkisto strikte devus esti klasifikita kiel ne-denaska parolanto.
En aliaj kazoj, la lingvo estas akirita tra ekzilo aŭ migrado: "Eksterlingva verkado, la fenomeno verki literaturon en dua lingvo, estas kreskanta trans Eŭropo pro labora migrado".[4]
Eksterlingva verkado estas formo de internacia literaturo, kvankam la lasta ankaŭ ampleksas literaturon kiu transiras naciajn stilajn aŭ kulturajn limojn, sen ke ĝi estu verkita en alia lingvo. "Eksterteritorieco kaj eksofonio estas efektive gravaj ideoj, ne nur por kompara literaturo, sed ĝenerale por [la demando de] la statuso de literatura teksto [de] la 21-a jarcento".
Ĝi ankaŭ parte kovras translingvadon kaj translingvaj verkistoj estas unu el la multaj terminoj kiuj estis elpensitaj por priskribi la fenomenon. Rilataj konceptoj en la angla inkluzivas transculturalism (transkulturismo), axial writing, postnationalism (postnaciismo) kaj postcolonialism (novkoloniismo) kaj en Esperanto alilingveco[5] (alifonio), interkultura literaturo, gastlaborista literaturo, fremdula literaturo kaj migra literaturo[6].
Instigoj por fariĝi eksterlingva verkisto povas esti multaj: fari politikan asertaĵon (ekzemple, Yoko Tawada, kies verkaro ankaŭ defias la ligon inter nacia lingvo kaj naciismo, precipe la rilaton al kokugo/ kokutai en la japana kulturo[7] kaj kiu klopodis
Kiam oni demandis al Joseph Conrad kial li ne skribis en sia denaska lingvo, li respondis, "mi tro aprezas nian belan polan literaturon por enkonduki en ĝin mia senvalora sensenca parolado. Sed por angloj miaj kapabloj sufiĉas."[11] Kvankam literaturo povas transcendi lingvon, estas konata ke ekzemple Conrad kaj Nabokov suferis intense pro elekto de la angla[12]. Homoj, kiuj majstras du lingvojn kaj du kulturojn samnivele, estas treege raraj, kaj fakte tia duflankeco eblas nur ĉe homo, kiu transloĝiĝis en alian kulturon kaj post multaj jaroj tute ensorbiĝis en ĝi[13].
Kelkaj eksterlingvaj aŭtoroj estas ankaŭ tradukistoj, inkluzive (en kelkaj kazoj) de siaj propraj verkoj. Male, traduko de eksterlingvaj verkoj povas prezenti problemojn pro la "fremdiga efiko de la nova lingvo tra stilaj novigaĵoj"[14].
Ĉar Esperanto estas lingvo nur de plurlingvanoj, estas ioma diferenco inter ekzemple pola verkisto kiu decidas verki en angla disde ekzemple pola verkisto kiu decidas verki en Esperanto. En la unua kazo, li kliniĝas al plimulta lingvo; en la dua okazo, li kliniĝas al malplimulta lingvo, kiu estas nenies nura lingvo. En la unua kazo estas kialoj ekonomiaj, prestiĝaj ktp. En la dua kazo la kialo estas la elekto de alternativa internacia lingvo. La originala Esperanta literaturo estas internacia literaturo kiu ne estas je pli ol 90% verkita de denaskaj parolantoj kiel okazas ĉe la angla kaj aliaj lingvoj naciaj aŭ etnaj. Tiamaniere oni eskapas iomete de la kultura imperiismo, kiu akompanas la disvastiĝon de la angla kiel internacia lingvo[15][16].
Vidu ankaŭ sub Listo de eksterlingvaj verkistoj.
Susan Arndt, Dirk Naguschewski, Robert Stockhammer, Exophonie, Anders-Sprachigkeit (in) der Literatur, LiteraturForschung; Vol. 3, Kulturverlag Kadmos, Berlino, 2007, 302 paĝoj, ISBN: 978-3-86599-024-2
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.