Ekonomia Forumo de Krynica
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ekonomia Forumo de Krynica okazas ĉiujare de 1991 komence de septembro, en Krynica kuracloka stacio de Tatroj, en suda Pollando, en Malgrandpollando. Ĝi kunvenigas politikistojn, manaĝerojn, esploristojn, reprezentantojn de komunikrimedoj kaj de neregistaraj organizoj, precipe el Mez-Orienta Eŭropo. En 2007 kolektiĝis 3000 partoprenintoj dum tri tagoj kun 140 diskutrondoj pri temoj ekonomiaj, kulturaj, edukaj kaj naturmediaj.
Rapidaj faktoj ', Komenco ...
Fermi
La celo de la forumo estas favorigi komercan partnerecon kaj la politikan proksimiĝon kaj vivigi la kulturan komunumon inter eŭropaj landoj.
Laborlingvoj simultane tradukataj estas la pola, la angla kaj la rusa. Laŭbezone povas esti tradukoj al kelkaj aliaj lingvoj.