montaro en Eŭropo, parto de Karpatoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Tatroj aŭ Tatro (slovake kaj pole Tatry) estas nomo de montara komplekso de la geologia Fatra-Tatra areo en la Karpatoj. La plimulto de la montaro situas en Slovakio, eta parto en Pollando.
Tatroj | |
slovake Tatry, pole Tatry | |
montaro | |
Elaviadila foto de Okcidentaj Tatroj | |
Landoj | Slovakio Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Prešov Slovakio, Malgrandpollanda Provinco Pollando |
Distriktoj | Distrikto Poprad Slovakio, Distrikto Liptovský Mikuláš Slovakio |
Parto de | Karpatoj |
Parto(j) | Okcidentaj Tatroj Roháče, Orientaj Tatroj Altaj Tatroj Belianaj Tatroj |
Nacia parko | Tatra nacia parko TANAP |
Riveroj | Váh, Dunajec, Poprad |
Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
- alteco | 2 655 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ N 20° 08′ O (mapo) |
Longo | 50 km (31,07 mi) |
Larĝo | 35 km (21,75 mi) |
Areo | 750 km² (75 000 ha) |
Geologia konsisto | 5
|
Orogenenezo montariĝo |
Alpa orogenezo |
Montaro Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Tatra Mountains | |
Retpaĝo: www.tatry.nfo.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
La plej alta montaro de Slovakio kaj Pollando | |
La Tatroj konsistas el:
En Tatroj troviĝas Nacia parko Vysoké Tatry.
La plej belaj kaj konservitaj partoj estas konsistaĵo de la Tatra nacia parko kun la areo 509,65 km².
La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.
La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluiĝas en riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.
La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo de 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.
La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas 3 akvofaloj dislokigitaj en supermara alteco de 1580–1200 m.
La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salo').
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.