Ejkozano aŭ ikozano estas organika kombinaĵo rezultanta per reduktado de ejkozeno. Ĝi estas blanka travidebla solidaĵo kun malalta fandopunkto, nesolvebla en akvo, sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ejkozano estas alkana hidrokarbonido kaj posedas 20 karbonatomojn kaj 42 hidrogenatomojn. Ejkozano uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.
Ikozano | ||
Kemia formulo | ||
Ikozano | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
CAS-numero-kodo | 112-95-8 | |
ChemSpider kodo | 7929 | |
PubChem-kodo | 8222 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka travidebla solidaĵo kun malalta fandopunkto[1] | |
Molmaso | 282,55348 g mol−1 | |
Denseco | 0,7886 g/cm−3[2] | |
Fandpunkto | 36,7 °C [3] | |
Bolpunkto | 343,4°C [4] | |
Refrakta indico | 1,4425 | |
Ekflama temperaturo | 186,5 °C [5] | |
Solvebleco | Akvo:<1 x 10-3 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H304 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P301+316, P331, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Trovejo
La mineralo Evenkito konsistas ĉefe el alkanoj. Ilia ĉenlongo estas inter 19 kaj 28 karbonatomoj. La ĉefa komponaĵo estas la trikozano (C23H48), ejkozano estas negrava komponaĵo. Ejkozano ankaŭ estas negrava komponento en ozokerito. Ĝi ankaŭ estas komponanto de la vakso en la kutiklo de la plantoj. Ĝia konsisto multe diferencas inter plantoj, kaj laŭ la proporcio de alkanoj kaj ilia ĉenlongo. Ejkozano ĝenerale konsistas je malgranda proporcio. La ĉefaj komponaĵoj estas kutime pli longaj alkanoj, ekzemple nonakozano (C29H60). Tamen, en la vakso de la Ludwigia adscendens (genro Ludvigio) ĝi estas la tria plej grava komponento post pentakozano (C24H50) kaj oktadekano.
Sintezoj
Sintezo 1
- Preparado de la ejkozano per reduktado de ejkozeno:
Sintezo 2
- Preparado de la ejkozano per traktado de nonadekila klorido kaj natria hidrido:
Sintezo 3
- Preparado de la ejkozano per reduktado de ejkozanolo:
Sintezo 4
- Preparado de la ejkozano per traktado de nonadekanamido kaj klorida acido:
Sintezo 5
- Preparado de la ejkozano per traktado de nonadekano kaj duazometano:
Sintezo 6
- Preparado de la ejkozano per traktado de oktadekano kaj duazoetano:
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.