From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono Michel Edmond de Sélys Longchamps (naskiĝis la 25-an de majo 1813, mortis la 11-an de decembro 1900) estis belga liberala politikisto kaj sciencisto. Ŝia nevino estis la progresema edukistino Léonie de Waha.
Selys-Longchamps estis konsiderata kiel la plej granda fakulo en la mondo pri libeloj kaj aliaj zigopteroj. Lia riĉo kaj influo permesis al li amasi unu el plej perfektaj kolektoj de neŭropteroidaj insektoj kaj priskribi multajn speciojn el la tuta mondo. Lia kolekto havas hejmon en la Reĝa Belga Instituto de Naturaj Sciencoj.
Li estis la aŭtoro de Monographie des Libellulidées d'Europe (1840) kaj de Faune Belge (1842).
Selys-Longchamps estis riĉa aristokrato naskiĝinta en Parizo. Li edukiĝis hejme kaj neniam ĉe universitato sed iĝis ĉefa studulo pri Odonatoj (tutmonde) kaj de Neŭropteroj (tutmonde) kaj de Ortopteroj (ĉefe en Eŭropo). Li estis ankaŭ elstara ornitologo. Kiel politiko li estis liberala reprezentanto en la Belga Parlamento, konsilanto el Waremme ekde 1846 kaj membro de la Belga Senato en 1855 kaj fine Prezidanto de la Belga Senato el 1880 al 1884. Lia komenca intereso pri birdoj videblas en libro de koloraj figuroj de belgaj specioj pentritaj kiam li estis nur 16jara. Ornitologio restis porviva intereso kaj li kolektis ornitologian muzeon ĉe Waremme kun granda kolekto de birdoj, kaj eŭropaj kaj ekzotaj inklude ekzempleron de granda aŭko kaj ties ovon. Li interesiĝis ankaŭ en malgrandaj mamuloj. Je 18 jaroj (1831) li publikigis sian unuan sciencan artikolon, nome listo de insektoj de Lieĝo kaj en 1837 listo de libeloj aŭ Odonatoj kaj papilioj kaj tineoj aŭ Lepidopteroj de Belgio.
Selys estas agnoskita aŭtoro de ĉirkaŭ 1,000 specioj, enorma nombro kompare kun tiu de lia kunlaboranto Hagen kaj de pli ol duono de la konataj specioj. Konscia esti neatentema, Selys ofte fiksis nomojn al nepriskribitaj specioj en sia kolekto (nomina nuda). Tio kondukis al multa posta nomenklatura konfuzado. De Selys estis entuziasma vojaĝanto kiu pasis longajn periodojn en plej eŭropaj landoj kaj estis honora membro de preskaŭ ĉiuj eŭropaj entomologiaj societoj inklude la Reĝa Entomologia Societo kiu honoris lin en 1871. Li helpis la fondon de la Reĝa Belga Entomologia Societoj en 1856.
Li amasis la plej grandan kolekton de Neŭropteroj kaj Ortopteroj en la mondo aliginte la kolektojn de Pierre André Latreille, Jules Pièrre Rambur, Jean Guillaume Audinet-Serville, kaj Félix Édouard Guérin-Méneville kaj verkis ĉirkaŭ 250 artikolojn kelkaj el ili majstroverkoj. Lia kolekto estas en la Reĝa Belga Instituto de Naturaj Sciencoj, sed ankaŭ estas tipoj de de Selys en multaj aliaj muzeoj - ekzemple la Hope Department of Entomology, de la Universitato de Oksfordo. Li mortiĝis ĉe Lieĝo.
Odonatoj
Birdoj
Ĝenerale
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.