Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropaj balotoj de 2009 okazis la 7-an de junio 2009[1] en la distriktoj por eŭropaj balotoj de Francio.
Tiuj balotoj ebligis al la civitanoj de Eŭropa Unio loĝantaj en Francio elekti la 72[2] eŭropajn deputitojn, kiuj reprezentas Francion en la Eŭropa Parlamento por kvinjara parlamenta periodo (2009-2014).
Je la nacia nivelo, la listoj de Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) - Nova Centro (NC) - La Moderna Maldekstro (LGM)) gajnis 27,88 % de la esprimitaj voĉoj, kaj la simplan majoritaton de la sieĝoj (29 deputitoj el 72). Notindas ankaŭ historia antaŭiro de la ekologiistoj (16,3 % por Eŭropo Ekologio kaj 3,6 % por Sendependa Ekologiisma Alianco), kaj akcentita falo de la Socialisma Partio (PS) (16%) kaj de la Demokrata Movado (MoDem) (8,4%) kompare al la balotoj de 2004. La sindetena procento atingis rekordan nivelon, je 59,37 %[3].
Tiu tendenco estas samdirekta en la aliaj eŭropaj landoj : la dekstro restas majoritata en la Eŭropa Parlamento.