Tiu tendenco estas samdirekta en la aliaj eŭropaj landoj: la dekstro restas majoritata en la Eŭropa Parlamento.
En Francio, kiel difinite per leĝo, kaj kiel en plej multaj eŭropaj landoj, la baloto okazis dimanĉe la 7-an de junio, escepte en Sankta-Piero kaj Mikelono, Gvadelupo, Martiniko, Franca Gujano, Saint-Martin, Saint-Barthélemy kaj franca Polinezio, kie ili okazis ekde la 6-a de junio2009 por eviti malinstigon en la teritorioj, kie la horloĝo antaŭas. La depono de la kandidatiĝoj okazis de la 11-a ĝis la 22-a de majo, kaj la oficiala kampanjo komenciĝis la 25-a de majo por finiĝi en la tago antaŭ la baloto, la 6-an de junio[4]. La eŭropaj deputitoj, kiuj reprezentas Francion estas elektitaj per unuvica plurnoma proporcia baloto, la sojlo por la disdono de la seĝoj inter la listoj estas 5% de la esprimitaj voĉoj, laŭ la metodo de la plej forta averaĝo.
Por tiuj balotoj, 72 deputitaj seĝoj estis elektotaj en ok balotaj distriktoj.
Komunistoj (marksisma-leninisma partio de la eksa senatanino Franca Komunisma Partio (PCF)Rolande Perlican) anoncis liston en la sep metropolaj distriktoj[6]
La 8-an de aprilo 2009, la Maldekstra Radikala Partio (PRG) rezignis pri aŭtonomaj listoj[7] post malsukceso trakti kun la Demokrata Movado (MoDem). Aktiva en la oficiala kampanjo (pro ekzisto de senata grupo), ĝi vokis al voĉdoni «blanke» kaj ne subtenis la socialismajn listojn[8].
Reĝisma Alianco (AR) (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento)[23].
Solidareco - Libereco, Justico kaj Paco, Kontraŭaborta partio, (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento) fondita en junio 2008, laŭ la modelo de ĝia itala homologo. Ĝi kandidatiĝis en du distriktoj (Francilia kaj sudorienta)[24]
Ekstrema dekstro
Nacia Fronto (FN) (eŭropa aniĝo: asocio Euronat pro manko de grupo en la antaŭa Parlamento)
Partio de Francio: disidentoj de Nacia Fronto, ĉirkaŭ Carl Lang, kies «Domo de la Vivo kaj de la Libereco» (Jean-Claude Martinez). Kuniĝis al ili Nacia Respublika Movado kaj Nova Popola Dekstro.
Aliaj
Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento), traeŭropa civitana movado, por la enkonduko de komuna lingvo[25], sin prezentis en du landoj (Francio kaj Germanio).
Newropeans (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento) «traeŭropa civitana movado»[26]. Sin prezentis en tri landoj (Francio, Germanio kaj Nederlando) por demokratiigi la eŭropajn instituciojn
Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC)[27] (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento). Tiu movado advokatas pri popoliniciata referendumo kaj prezentis listojn en kvin distriktoj. La listo prezentita en la francilia distrikto estis malvalidigita de la Ŝtata Konsilio pro neobeo al pareca regulo.
La Humanisma Partio prezentis liston en la kvin distriktojn, eŭropaj ekvivalentoj prezentis listojn en Hispanio, Belgio, Portugalio kaj Hungario.
Movado Rezistoj (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento), en la sudorienta distrikto (listo kondukita de Victor-Hugo Espinosa). La movado devis estis ankaŭ en la francilia distrikto (kondukata de la prezidanto, Daniel Richard) sed fine ne prezentis liston[28].
Kanabo sen Limo[29] prezentis liston en la francilia distrikto kondukita de Farid Ghehiouèche. Partio favora al senpunigo de kanabo, kaj pli vaste de ĉiuj drogoj.
Unuiĝo de Personoj[30] (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento): fandiĝo de la Dekstra-Maldekstra Unuiĝo kaj de la Partio de Personoj estis en sep distriktoj.
Kontraŭcionisma Listo: ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento, lanĉita en 2009 de la humuristo Dieudonné M'bala M'bala. Ĝi deponis liston en la francilia distrikto.
Listo «AĉetPovo - Senlaboreco - Taksoj - Enmigrado - Nesekureco - Entreprenistaĉoj - Detruo de ŝtata Servo. Kie estas la rompo? Haltu», prezentita en la sudokcidenta distrikto[31], kondukita de Jean-Jacques Fanchtein. Tolera, humanisma, popola, naciisma dekstra listo[32]
Listo «Civitaneco kaj Eŭropa Kulturo», en la francilia distrikto kondukita de André Locussol-Mascardi. Tiu listo celis plifortigi eŭropan civitanecon donante por ekzemplo pli da rimedoj por la kulturo[34].
Listo «Por pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo», en la francilia distrikto kondukita de Jean-Marie Julia. La celo de tiu listo estas la alveno de paco en la mondo, dank'al la evoluo de la franca ekstera politiko kaj aparte eŭropa. Kvankam la listo, konsistanta precipe el personoj kun tamila origino, estis kreita por alarmi pri la freŝdata milito kondukita de la registaro de Srilanko kontraŭ la terorisma grupo de la tamilaj Tigroj, faranta flankajn damaĝojn[35].
Listo «Programo kontraŭ Malsolideco kaj Seksismo», kondukita en la distrikto Centra Masivo-Centro sub estrado de Nicole Pradalier, kies celo estus evoluigi pensmanieron por «homa progreso, bono de ĉiuj kaj planeda vivo»[36].
Malgraŭ tre proksimaj rezultoj en Francio (UMP 28%, PS + Verduloj 33%), tiuj balotoj, ja markitaj per forta sindetena procento en la eŭropaj ŝtatoj, montris plej evidente la malsukceson, eĉ la popolan sankcion de la maldekstraj partioj (socialistismaj, komunismaj…) kaj atestas pri la fido de la balotantoj al la partioj dekstre sur la politika spektro.
Ĝenerale, tiu baloto estis morda malsukceso por la tuta eŭropa maldekstro. La solaj landoj, en kiuj la Partio de Eŭropaj_Socialdemokratoj (PSE) venkis kontraŭ la partioj aniĝintaj al la Eŭropa Popola Partio (PPE) (dekstra), estas Malto (3 eŭropaj deputitoj kontraŭ 2), Danio (ankaŭ 3 eŭrodeputitoj kontraŭ 2), Ĉeĥio (7 kontraŭ 2); Svedio (5 kontraŭ 5), Estonio (1 kontraŭ 1) kaj Grekio (8 kontraŭ 8), oni observas egalecon inter la du majoritataj partioj en la Eŭropa Parlamento.
Eĉ sen la deputitoj de la Brita Konservisma Partio (alveninta unuarange en la balotoj) kiu, kondukita de David Cameron, decidis eliri el la Eŭropa Popola Partio (PPE), por alianciĝi kun la deputitoj de la pola partio Juro kaj Justeco kaj la ĉeĥaj liberaluloj, konstitigante la frakcion de la Eŭropaj Konservistoj kaj Reformistoj (CRE), PPE konfirmis sian politikan superecon laŭ frakasa maniero, kaj restas, kaj tio de 1999, la unua politika frakcio de la Parlamento kun 267 deputitoj el 736, for antaŭ PSE (159 deputitoj)[38]. Se la britaj deputitoj ne estis elirintaj el PPE, tiu lasta estus atingita 292 eŭrodeputitojn.
Komentoj
Rekorda sindeteno
Notinda estas la forta sindeteno, kiel por ĉiu eŭropa baloto. Tiel, ĝi progresas de 57,24% ĝis 59,37% de la registritoj, tio estas malgranda kresko kompare al la balotoj de 2004.
La prezidenta majoritato klare progresis kompare al 2004, eĉ se la partioj kun maldekstra sentiveco (PS, Eŭropo Ekologio, Maldekstra Fronto, NPA, LO), kun 45,31% de la voĉoj, antaŭas la partiojn dekstraj sur la politika spektro (UMP, FN, Libertas, DLR), kiuj kune ricevis 40,78% de la voĉoj. Inverse, tiu baloto montris severan malvenkon por PS kaj MoDem.
Laŭ elektitoj, la dekstraj partioj gajnis ses seĝojn, kiam la maldekstraj perdis sep kaj la centraj kvin (Francio havas ses seĝojn malpli en la nova Parlamento).
La dekstro: la Socialisma Partio (PS) disfalis okaze de tiuj balotoj kaj troviĝis duarange, preskaŭ egala al Eŭropo Ekologio, je diferenco de nur 34 000 voĉoj. Ankaŭ ses eŭropaj homologoj suferis similan balotan malvenkon, sed ne kun sama amplekso. Maldekstra Fronto atingis rezulton iomete superan al tiu atingita de la solaj listoj de la Franca Komunisma Partio (PCF) en 2004, kaj gajnis kvar deputitojn (al kiuj aldoniĝis deputito de la Reunia Komunista Partio).
La ekstrema maldekstro: la freŝdata Nova Kontraŭkapitalisma Partio kaj Laborista Lukto atingis kune 6,08% (6,2% en metropola Francio[40]), t.e la plej bona rezulto el la Ekstrema Maldekstro je nacia nivelo, krom la prezidentaj balotoj. NPA atingis la majoritaton de la voĉoj de la ekstrema dekstro, kvankam la rezulto estis malsupera al tiu antaŭvidita de iuj opinisondoj, kaj ne akiris seĝon, same kiel LO, kiu atingis 1,20% de la esprimitaj voĉoj.
La aliaj dekstroj: la degaŭlismaj, suverenismaj aŭ naciismaj partioj, kiaj Ekstaru La Respubliko (DLR), Movado por Francio, Nacia Fronto (FN) kaj Partio por Francio forte malkreskis, je 12,91% kune, iranta de dek al kvar seĝoj, el kiuj tri por FN. MPF, aliancita al Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicio (CPNT) sub la standardo Libertas, ne sukcesis konfirmi sian surprizan rezulton de 1999, kiam ĝi estis aliancita kun Charles Pasqua. Ankaŭ FN perdis kelkajn ciferojn; la skismo kondukita de Carl Lang kaj Jean-Claude Martinez ne malebligis la reelekton de Marine Le Pen en la nordokcidenta distrikto, kie ŝi superis la simbolan sojlon de 10%, sed malpermesis renovigon de ĝia seĝo en la sudokcidenta distrikto. DLR, la juna respublika kaj degaŭlisma movado de la deputito Nicolas Dupont-Aignan, atingis preskaŭ 2% de la voĉoj.
La aliaj ekologiistoj: Sendependa Ekologiisma Alianco, kun pli ol 3,6% de la voĉoj, rangis je la 9-a pozicio, kio estas relativa surprizo. La tuto de la ekologiismaj voĉoj atingas do preskaŭ 20% de al esprimitaj voĉoj.
La 6-an de junio en franca Polinezio, en Sankta-Piero kaj Mikelono, en Gvadelupo, en Martiniko, en Franca Gujano, en Saint-Barthélemy kaj en Saint-Martin.
Fakte, la traktato de Lisbono, malfrue ratifita, en novembro 2009, donis du pliajn deputitojn al Francio. Tiuj lastaj deputitoj devis esti elektitaj de la nacia Asembleo en januaro 2010, sed la registaro proktrastis tiun baloton, pro la certa opozicio de la Eŭropa Parlamento al tiu konstestita proceduro.
La Ŝtata Konsilio malvalidigis unu liston pro ne obeo al la pareca regulo: la Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC) en Francilio, kun listo, kiu enhavis 14 kandidatojn kaj 12 kandidatinojn. Fonto: gazeto Le Monde de la 29-a de majo 2009, p. 11
Alianco de Transmaroj, unuiga listo ariganta partiojn de la transmara liberala maldekstro (Reunia Komunisma Partio, Martinika Demokratia Kuniĝo, inter aliaj), sin prezentis nur en la transmara distrikto. Ĝi ricevis eksplicitan subtenon de Maldekstra Fronto (FG), kiu inverse prezentis listojn nur en metropola Francio.