Budhisma doktrino From Wikipedia, the free encyclopedia
La Budhisma doktrino de la duvereco aŭ de la du veroj (em Transliterumado Wylie bden pa gnyis) diferencigas inter du niveloj de satya (en Sanskrito; en Palia: sacca; vorto kun signifo de vero aŭ realo) en la instruoj de la Budho: nome la "konvencia" aŭ "provizora" (saṁvṛti) vero, kaj la "lasta" (paramārtha) vero.[1]
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La preciza signifo varias inter la variaj budhismaj skoloj kaj tradicioj. La plej bone konata interpretado estas el la skolo Madhyamaka de Mahajana Budhismo, kies fondinto estis Nagarĝuno.[1] Por Nagarĝuno, la du veroj estas epistemologiaj veroj. Al la fenomena mondo oni atribuas provizoran ekziston. La karaktero de la fenomena mondo estas deklarita nek reala nek nereala, sed logike nedeterminebla. Finfine, fenomenoj estas malplenaj (sunĝata) de esenca memo aŭ esenco mem, sed ili ekzistas dependo el aliaj fenomenoj (Pratītyasamutpāda).[1]
En ĉina Budhismo, la sinteno de Madhyamaka estas akceptita kaj la du veroj referencas al la du ontologiaj veroj. Realo ekzistas en du niveloj, nome relativa nivelo kaj absoluta nivelo.[2] Bazite sur sia kompreno de la Mahajana Mahaparinirvana Sutro, la ĉinoj supozis, ke la instruo de Budha-naturo estis, kiel asertita de tiu sutro, la fina Budhisma instruado, kaj ke estas esenca vero super sunĝata kaj la du veroj.[3]
La doktrino de śūnyatā estas klopodo montri, ke estas nek propra nek strikte justigebla rigardi ajnan metafizikan sistemon kiel absolute valida. Ĝi ne kondukas al nihilismo sed markas mezan vojon inter troa naiveco kaj troa skeptikismo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.