Donostio
urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Donostio aŭ Sankta Sebastiano (eŭske Donostia, hispane San Sebastián) estas ĉefurbo de la eŭskia provinco Gipusko (Gipuzkoa), proksime al Francio. Pro sia bela marbordo ĝi estas populara turismejo. Ĝia hispana nomo venas de la urba preĝejo de Sankta Sebastiano, kaj verŝajne ankaŭ tiel la eŭska (de Done Sebastian "Sankta Sebastiano")[1]. La loĝantoj nomatas eŭske donostiarrak "Donostianoj", hispane donostiarras (laŭ la eŭska vorto) aŭ easonenses "loĝantoj de La Bella Easo (= Donostio)".[2] En 2016 Donostio kune kun la historie germana, nun pola urbo Vroclavo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Donostio/Sankta Sebastiano | |||||
hispane San Sebastián, eŭske Donostia | |||||
urbo | |||||
|
|||||
municipo en Hispanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Donostia | |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Duoninsulo | Iberio | ||||
Regiono | Eŭskio | ||||
Provinco | Gipusko | ||||
Komarko | Regiono de Donostio | ||||
Montaro | Kantabra Montaro | ||||
Ŝoseo | - | ||||
Konata loko | Basiliko de Sankta Maria | ||||
Situo | Donostio | ||||
- alteco | 6 m s. m. | ||||
- koordinatoj | 43° 19′ 17″ N 01° 59′ 08″ U (mapo) | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 0 m s. m. | ||||
Areo | 60,89 km² (6 089 ha) | ||||
Loĝantaro | 186 185 (2011) | ||||
Denseco | 3 057,73 loĝ./km² | ||||
Plaĝo | Plaĝo de La Konko | ||||
Fondo | 1180 | ||||
Urbestro | Eneko Goia | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 48001 - 48015 | ||||
Vikimedia Komunejo: Donostia | |||||
Retpaĝo: www.donostia.eus | |||||
181 700 loĝantoj (2002-01-01)
Donostio situas je plejnordorienta angulo de la Ibera duoninsulo ĉe monde fama Golfeto de La Konko, La Concha, nomita pro ĝia elstara formo. La golfetan elejon limigas la montetoj Monto Igueldo kaj Monto Urgull, kaj golfofine troviĝas montaĵa insuleto Sankta Klara. Famaj turistejoj estas la sabla plaĝo apudanta la golfeton kaj la malnova urboparto (Parte Vieja hispane) inter La Concha kaj elfluejo de Rivero Urumeo.
La Monto Ulia (hispane: Monte Ulía; eŭske: Ulia) estas monto de Donostio kiu etendiĝas de la kvartaloj de Gros kaj Ulia ĝis Pasaia. En ĝia okcidenta ekstremo troviĝas la strando de Zurriola kaj en ĝia orienta ekstremo la haveno de Pasajes. La plej alta pinto de tiu monto estas 235 metrojn alta.[3][4]
Donostio estas populara bankejo kaj investejo por firmaoj kaj Hispaniaj kaj alilandaj. La urbestraroj perleĝe sukcesis konservi la arkitekturan apartecon de la urbo.
ĉ. 1180: Donostion deklaras foruo la reĝo de Navaro.
1807: Armeo de Napoleono okupas Donostion.
1813: Pro sieĝo fajre detruiĝas la urbo.
1863: Urbaj muroj detruataj; eko de plivastigo de l' urbo.
Monto Igueldo, Monto Urgull, Muzeo San Telmo, Palaco Miramar.
La Metroo de Donostio (eŭske Metro Donostialdea) estas metroa sistemo en la hispana urbo Donostio kaj ĝia ĉirkaŭurbo, en la Aŭtonoma Komunumo Eŭskio kaj la franca departemento Pyrénées-Atlantiques. La metroa sistemo estas funkciigita fare de Euskotren, la publika transportkompanio de la eŭska regiona registaro. La reto konsistas el du linioj, E2 kaj E5, sed estonte oni planas fari ĉi tion unuopa linio.
Donostio estas hejmurbo de futbalteamo Real Sociedad de la Hispana Unua Divizio.
La 20-an de januaro ĉiujare okazas la festo de Sankta Sebastiano, kiam la tutan urbon invadas tamburistoj.
Dum la semajno antaŭ la tago de la Ĉieliro de Maria en aŭgusto okazas la grandaj urbaj festoj de l'urbo, "la semajnego Donostia". Interalie organizatas internacia konkurso pri pirotekniko. Ĉiunokte dum tiu semajno nova piroteknika firmao faras fajrspektaklon ekde ĝardenoj Alderdi Eder super Golfeton de La Konko.
En septembro la urbo sin vestas por la Donostia Internacia Filmfestivalo kies ĉefa premio estas ora konko.
La 21-a de decembro estas tago de Sankta Tomaso. Tiam oni ĉie en la urbo povas trovi budojn kun manĝaĵoj (talo, txistorra, cidro) kaj aliaj produktoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.