Dolní Dvořiště
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dolní Dvořiště (germane Unterhaid) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en suda parto de distrikto Český Krumlov, en Sudbohemia regiono. Vivas ĉi tie 1 433 loĝantoj (2024). La municipo estas konata precipe pro unu el la plej gravaj ŝoseaj limpasejoj inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio – limpasejo Dolní Dvořiště – Wullowitz. La municipo situas en dislimejo de montaroj Šumava kaj Novohradské hory. Mezo de la municipo estas malproksima 28 km sude de Český Krumlov. La plej proksimaj urboj estas: Kaplice (10 km norde), Vyšší Brod (13 km okcidente) kaj Freistadt (en Aŭstrio, 19 km sude).
Dolní Dvořiště | |||
germane Unterhaid | |||
municipo | |||
Suma vido al municipo Dolní Dvořiště de okcidento. En fono montaro Novohradské hory. | |||
|
|||
Oficiala nomo: Dolní Dvořiště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Kaplice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Novohrada cismontaro | ||
Konata loko | Preĝejo Maria de Neĝo | ||
Riveroj | Vultavo, Malše | ||
Situo | Dolní Dvořiště | ||
- alteco | 618 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 39′ 23″ N 14° 27′ 08″ O (mapo) | ||
Areo | 90,01 km² (9 001 ha) | ||
Loĝantaro | 1 433 (2024) | ||
Denseco | 15,92 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 382 72 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545465 | ||
Katastraj teritorioj | 12 | ||
Partoj de municipo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 13 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dolní Dvořiště | |||
Retpaĝo: www.dolnidvoriste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Katastro de la municipo estas tre ampleksa – 90 km²; dum kio ĝi tuŝas de Malše ĝis Vultavo. De oriento ĝis okcidento ĝi mezuras 17 km, de nordo ĝis sudo 13 km. Ĝi konsistas el ok partoj.¨
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohorská Ves, Bujanov, Rožmitál na Šumavě, Vyšší Brod, Horní Dvořiště, Kaplice, Malonty, Rožmberk nad Vltavou, Windhaag apud Freistadt, Leopoldschlag kaj Wullowitz.