![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Wappen_Landkreis_Tuttlingen.svg/langeo-640px-Wappen_Landkreis_Tuttlingen.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Tuttlingen
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Tuttlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Tuttlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
administra sidejo: | Tuttlingen |
areo: | 734 km² |
Loĝantoj: | 144 891 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 181 po km² |
Aŭtokodo: | TUT (Tuttlingen) |
Oficiala kodo: | 08327 |
Fermi
La distrikto havas areon de 734 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 144 891 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rottweil kaj Zollernalb norde, Sigmaringen oriente, Konstanz sude kaj Schwarzwald-Baar okcidente.
La distrikto havas propran subĉielan muzeon, kiu vidigas la historian kamparan vivmanieron en la regiono dum pasintaj jarcentoj.