komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuttlingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Tuttlingen, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 37 458 loĝantojn.
Tuttlingen | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Tuttlingen | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07461 | |||||
Poŝtkodo | 78501–78532 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7200 | |||||
Aŭtomobila kodo | TUT | |||||
Oficiala Municipokodo | 08327050 | |||||
Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 3 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Michael Beck | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausstraße 1 78532 Tuttlingen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 37458 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 59′ N, 8° 49′ O (mapo)47.9858.8233333333333 | |||||
Alto super la marnivelo | 645 m | |||||
Areo | 90,48 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.tuttlingen.de/ | |||||
La 25-an de novembro 1643 la franca armeo (komandita de Josias Rantzau) estis grave venkinta de la bavaria (komandita de Franz von Mercy kaj Jan van Werth) kaj de la imperia (komandita de Melchior von Hatzfeld) kaj de la lorena (komandita de Karolo la 4-a) armeoj[1].
Centro de la kulturo en Tuttlingen estas la urbohalo. Teatraĵoj aŭ koncertoj, kaj klasiko kaj pop- & rokmuziko, alcentriĝas al tiu loko. Kiam la malnova festhalo ĉe la urboĝardeno fariĝis tro malgranda por gastigi internationalkonatajn verkistojn , la nova urbohalo estis konstruita je la ponto de Wöhrden.
Sur la tombejo estis kreita honorareaĵo en la jaro 1947. Tie kuŝas 600 viktimoj de la naziismo. Ses ŝtonplatoj rememoras al ili. Entute 3 645 mortintoj de Tuttlingen kaj de la ĉirkaŭaĵo estis kremaciitaj en la kremaciejo de la urbo, inter ili mortigitaj kaj mortintaj arestitoj de la regionalaj koncentrejoj. Obelisko rememoras al ili.
La evangelia preĝejo Stadtkirche donas al la urboaspekto ion karakteristikan. Al Tuttlingen mankas historiaj konstruaĵoj, pro la kompleta forbrulado de la urbocentro en 1803. La bela preĝejo Stadtkirche, kun ĝia riĉe surstrukturita secesia fasado, estas unu el la plej belaj en Sudgermanio. La katolika preĝejo St. Gallus estis konstruita de 1869 ĝis 1873 de Georg Morlock kaj de 1937 ĝis 1939 ĝi estis alikonstruita. Pliaj preĝejoj estas la evangelia Martinskirche (1958), la evangelia Auferstehungskirche (1968) kaj la evangelia Versöhnungskirche samekiel la katolika preĝejo Maria Königin (1961/63).
La malfrumezepoka kastelo Honberg estis destruita ĝis la fundamentmuroj dum la 30 jardaŭra malpaco. La du turoj, kiuj nuntempe fariĝis ekkonilo de la urbo, estis rekonstruitaj eĉ nur en la 19a jarcento helpe de protektsocieto kaj mondonacoj. La vastaj murrestoj de la kastelo konstante gastigas okazojn kiel la Honberg-Sommer (Honberg-Somero). La kastelo ankaŭ prezentas al la vizitantoj la plej belan perspektivon al la urbocentro.
Tuttlinger Hut (Tuttlinga Ĉapelo) signifas tegmentformon, kiu estas tipa por la urbocentro de Tuttlingen. Estas tegmentvarianto, kiu preventu la urbon kontraŭ la rebrulado de siaj domoj. Dum la reordigo de la urbocentro post la granda urbobrulado en 1803, tiu tegmentformo fariĝis normo en la centro de Tuttlingen.
Partneraj urboj de Tuttlingen estas Bex (Kantono Vaŭdo, Svislando), Draguignan, Bischofszell (Kantono Turgovio, Svislando), Battaglia Terme kaj Waidhofen an der Ybbs.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.