![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/66/DEU_Schwarzwald-Baar-Kreis_COA.svg/langeo-640px-DEU_Schwarzwald-Baar-Kreis_COA.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Schwarzwald-Baar
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Schwarzwald-Baar - germane Schwarzwald-Baar-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Villingen-Schwenningen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
administra sidejo: | Villingen-Schwenningen |
areo: | 1 025 km² |
Loĝantoj: | 217 181 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 200 po km² |
Aŭtokodo: | VS (Villingen-Schwenningen) |
Oficiala kodo: | 08326 |
La distrikto havas areon de 1 025 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 217 181 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Ortenau kaj Rottweil norde, Tuttlingen oriente, Konstanz sudoriente, Waldshut kaj Breisgau-Hochschwarzwald sudokcidente kaj Emmendingen okcidente. Krome sude limas la kantono Ŝafhaŭzo de Svislando.
Cetere en la vilaĝo Unterkirnach fine de la 70-aj kaj komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento plurfoje okzazis internaciaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo.